Germana aŭtovojo A24

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A24 (germane Autobahn 24, mallonge A24, aŭ formale Bundesautobahn 24, mallonge BAB 24) estas aŭtovojo inter la urbo Hamburgo en nordokcidenta Germanio ĝis la urbo Berlino en nordorienta Germanio. La aŭtovojo longas 239 kilometrojn. Ĝi estas parto de la eŭropa ŝoseo 26 (). Inter la jaroj 1945 kaj 1990 la ŝoseo estis unu el tri aŭtaj vojoj, tra kiuj veturiloj el okcidenta Eŭropo povis atingi la "insulan" urbon Okcidenta Berlino.

Germana aŭtovojo A24
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 239 km
Landoj: Hamburgo,
Ŝlesvigo-Holstinio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

Gravaj urboj laŭlonge de la vojo krom la finpunktoj Hamburgo kaj Berlino estas inter alie Ludwigslust, Schwerin, Parchim, Pritzwalk kaj Neuruppin. La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A1 (proksime de la urbo Hamburgo), A14 (proksime de la urbo Schwerin), A19 (proksime de la urbo Wittstock) kaj A10 (en la distrikto Havelland, jam okcidente de la urbo Berlino).


la aŭtovojo proksime de Kremmen-Flatow