Germana aŭtovojo A33

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A33 (germane Autobahn 33, mallonge A33, aŭ formale Bundesautobahn 33, mallonge BAB 33) estas aŭtovojo en nordokcidenta Germanio, en la regiono ĉirkaŭ la urbo Osnabrück: Ĝi ligas la aŭtovojojn A30 en la nordo kaj A44 en la sudo kaj tiel estas parto de la itinero de multaj aŭtoj kaj kamionoj inter Nederlando kaj nordokcidenta Germanio unuflanke kaj la germanaj federaciaj landoj Turingio kaj Saksio aliflanke.

Germana aŭtovojo A33
federacia aŭtovojo en Germanio • vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 106 (planataj: 115) km
Landoj: Malsupra Saksio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
Paso de strato
Map
vdr

Laŭ la momenta konstrua stato, la aŭtovojo komenciĝas nordoriente de Osnabrück en la komunumo Belm respective la orienta urboparto Osnabrück-Schinkel, ligate al la federacia vojo B51 - estas planoj daŭrigi la vojon norden ĝis la komunumo Wallenhorst kaj la germana aŭtovojo A1 kondukanta al Bremeno, Hamburgo kaj Jutlando (kontinenta Danio). Post kruciĝo kun la germana aŭtovojo A30, ĝi pluiras suden trans la arbara regiono Teutoburger Wald, celante al la direkto de la urbo Bielefeld. Post 25 aŭtovojaj kilometroj, ĝi en Borgholzhausen transiras al la federaciaj vojoj B476 kaj B68, kiuj de jardekoj estas tro mallarĝaj compare al la relative densa trafiko, tiel ke vojaĝantoj kutimas je vojŝtopiĝoj ĉi tie - ankaŭ tiun vojparton oni delonge planas trakonstrui al aŭtovojo. Post pliaj 25 kilometroj, ĉe la aŭtovoja kruciĝo Bielefeld la ŝoseo denove iĝas aŭtovojo, kruciĝas kun la germana aŭtovojo A2 inter Dortmund kaj Hanovro, kaj en sia suda parto direktiĝas al la urbo Paderborn. Proksime de tiu urbo, ĉe la aŭtovoja kruciĝo Wünnenberg-Haaren ĝi eniras la aŭtovojon A44.

la aŭtovojo ĉe Hövelhof