Germana aŭtovojo A46

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A46 (germane Autobahn 46, mallonge A46, aŭ formale Bundesautobahn 46, mallonge BAB 46) estas aŭtovojo en la okcidento de Germanio - inter la limo de Germanio kaj Nederlando proksime de la urbo Heinsberg (lige al la nederlanda aŭtovojo Rijksweg A2) okcidente kaj la komunumo Bestwig en la arbara mezmontara regiono Sauerland oriente. La aŭtovojo longas 133 kilometrojn.

Germana aŭtovojo A46
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 133 km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
Paso de strato
Map
vdr

La vojo konsistas el tri partoj (ligitaj per malpli grandaj ŝoseoj):

La vojo krucas la germanajn aŭtovojojn A61 (ĉe Mönchengladbach), A44 (ĉe Jüchen), A57 (en Neuss - inter la okcidento kaj sude de la urbo ambaŭ aŭtovojoj identas), A59 (ĉe Düsseldorf), A3 (ĉe Hilden), A1 kaj A43 (ĉe Wuppertal) kaj A45 (ĉe Hagen). Malgraŭ sia interrompiteco, la ŝoseo estas ekonomie grava aŭta vojo en la okcidentgermana industria zono Ruhr-Regiono kaj ankaŭ uzatas fare de multaj aŭtoj kaj kamionoj survojo inter Germanio kaj Nederlando.


la "universitata tunelo" de la aŭtovojo en Düsseldorf