Germana aŭtovojo A62

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A62 (germane Autobahn 62, mallonge A62, aŭ formale Bundesautobahn 62, mallonge BAB 62) estas aŭtovojo en sudokcidenta Germanio kies celo estas interligo de la aŭtovojoj A1 kaj A6, por gariantii rapidan konekton de la regionoj Treviro, Luksemburgo, Eifel kaj Hunsrück al la urbaro de la regiono Rejno-Neckar.

Germana aŭtovojo A62
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 79 km
Landoj: Rejnlando-Palatinato,
Sarlando
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

La vojo komenciĝas proksime de Nonnweiler, la plej norda komunumo de la germania federacia lando Sarlando, pasas ĉe Landstuhl lige al la vojo A6, kaj finiĝas ĉe Pirmasens lige al la aŭtovojo A8 - formale tamen la plejparto de la vojo inter Landstuhl kaj Pirmasens havas nur unu lenon po vetura direkto kaj laŭ konstruo (de la momenta stato) ankoraŭ ne meritus la statuson "aŭtovojo".