Germana aŭtovojo A8

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A8 (germane Autobahn 8, mallonge A8, aŭ formale Bundesautobahn 8, mallonge BAB 8) estas aŭtovojo en tri partoj, kiu ligas la limon inter Germanio kaj Luksemburgio okcidente kaj la limon inter Germanio kaj Aŭstrio proksime de la urbo Salcburgo oriente: Unua parto trairas la federacian landon Sarlando, sed finiĝas baldaŭ post la transiro al Rejnlando-Palatinato; dua parto komenciĝas ĉe la limo inter Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo, proksime al la limo kun Francio, kaj vojas ĝis la nordokcidenta rando de Munkeno, dum tria parto komenciĝas ĉe la sudorienta rando de tiu urbo kaj atingas la limon kun Aŭstrio. La aŭtovojo sume longas 497 kilometrojn. Partoj de ĝi apartenas al la eŭropaj ŝoseoj , , , kaj .

Germana aŭtovojo A8
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 497 km
Landoj: Sarlando,
Rejnlando-Palatinato,
Baden-Virtembergo,
Bavario
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
Paso de strato
Map
vdr

Gravaj urboj laŭlonge de la vojo estas interalie Neunkirchen, Pirmasens, Karlsruhe, Ŝtutgarto, Ulm, Aŭgsburgo, Munkeno, Rosenheim, Traunstein kaj Bad Reichenhall. La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A620 (proksime de la urbo Saarlouis), A6 (proksime de la urbo Neunkirchen), A62 (proksime de la urbo Pirmasens), A5 (proksime de la urbo Karlsruhe), A81 (proksime de la urbo Leonberg ĉe Ŝtutgarto), A7 (proksime de la urbo Ulm), A99a, A81, A82, A99 kaj A995 (proksime de la urbo Munkeno) kaj A93 (proksime de la urbo Rosenheim).

tunelo Perlinger Berg de la aŭtovojo