Germana film-instituto

La germana film-instituto (angle Deutsches Filminstitut, historia mallongigo, vidu sekvafraze, DIF) estas kin-scienca institucio en Frankfurto ĉe Majno.

Germana film-instituto
volontula asocio
Komenco 1949 vd
Geografia situo 50° 6′ 18″ N, 8° 40′ 40″ O (mapo)50.1051298.677678Koordinatoj: 50° 6′ 18″ N, 8° 40′ 40″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Germana film-instituto (Hesio)
Germana film-instituto (Hesio)
DEC
Germana film-instituto
Germana film-instituto
Lokigo de Hesio en Germanio
Map
Germana film-instituto
Membro de Association of European Film Archives and Cinematheques vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
la riverborda fasado de la germana film-muzeo kaj -instituto en 2011

La instituto fondiĝis la 12-an de aprilo 1949 je la nomo Deutsches Institut für Filmkunde (DIF, en Esperanto "germana instituto de film-scienco"). Tri jarojn pli poste, en 1952, fondiĝis la arkivo Deutsches Filmarchiv kiel memstara sekcio de la instituto. Pro administra reorganiziĝo kvar pliajn jarojn poste, do en 1956, la arkivo estis apartigita de la instituto. De la komenco ĝis 1959 la instituta direktoro estis Hanns Wilhelm Lavies, poste ĝis 1966 Max Lippmann, ĝis 1981 Theo Fürstenau, ĝis 1997 Gerd Albrecht kaj de tiam la direktorino estas Claudia Dillmann. La nunan nomon „Deutsches Filminstitut – DIF” la institucio havas ekde la 30-a de oktobro 1999.

La instituto disponas pri unu el la plej grandaj arkivoj de kinejaj filmoj en Germanlingvio kaj aldone pri unu el la plej ampleksaj materialaroj pri ĉiuj aspektoj de kinarto kaj filmproduktado. En marto 2006 la instituto fuziis kun la germana film-muzeo (Deutsches Filmmuseum) kaj de tiam havas sian sidejon en la muzea historia vilao proksime de pitoreska promenejo borde de la rivero Majno.[1]

La muzeo kaj sekve ankaŭ la instituto inter la jaroj 2009 kaj 2011 komplete trakonstruiĝis. La kostojn por tio, sume proksimume 12 milionojn da Eŭroj, grandparte transprenis la urbo Frankfurto kaj la federacia lando Hesio. Dum la konstrulaboroj la muzeo kaj instituto restis komplete fermitaj, kaj en nova dezajno la vilaa konstruaĵo reinaŭguriĝis la 12-an de aŭgusto 2011.

Projekto de la instituto estas:

  • La eldonado de la cenzuraj decidoj de la berlina film-cenzurejo Film-Oberprüfstelle el la jaroj 1920 ĝis 1938
  • COLLATE – kunlabora sistemo de notigo kaj indeksigo de arkivaj materialoj
  • la retejo filmportal.de – malferma informejo pri la germanlingva kinarto, kaj
  • la retejo filmarchives-online.eu – komuna reta katalogo de eŭropaj filmarkivoj.

La instituto membras en la nacia tegmenta asocio Deutscher Kinemathekenverbund (DKV, "germania ligo de kinarkivejoj")kaj la eŭropa tegmenta asocio Association des Cinémathèques Européennes (ACE, "asocio de kinarkivejoj eŭropaj").

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

50° 6' norde, 8° 40' oriente Mapo