Germana muzeo de libroj kaj skribo

muzeo en Germanio

La Germana muzeo de libroj kaj skribo (germane Deutsches Buch- und Schriftmuseum, DBSM) en Leipzig estas la plej malnova faka muzeo de la mondo de sia speco kaj estis fondita en 1884 kiel la Germana Librokomerca Muzeo. Ekde la jaro 2007 ĝi estas administrata de nova direktorino Stephanie Jacobs.[1]

Germana muzeo de libroj kaj skribo
Deutsches Buch- und Schriftmuseum
Deutsches Buchgewerbe-Museum (antaŭe)
La aneksaĵo (2011) dezajnita fare de Stutgarta arkitekto Gabriele Glöckler
La aneksaĵo (2011) dezajnita fare de Stutgarta arkitekto Gabriele Glöckler
muzeo
Lando  Germanio
Situo Leipzig
Urbo Leipzig
Adreso Deutscher Platz 1, 04103 Leipzig
Poŝtkodo 04103
Estiĝo 1884
Malfermo 29-a de oktobro 1884
Fondinto: Carl Berendt Lorck (de)
Koordinatoj 51° 19′ 20″ N, 12° 23′ 48″ O (mapo)51.3221555612.39658056Koordinatoj: 51° 19′ 20″ N, 12° 23′ 48″ O (mapo)
Germana muzeo de libroj kaj skribo (Saksio)
Germana muzeo de libroj kaj skribo (Saksio)
DEC
Germana muzeo de libroj kaj skribo
Germana muzeo de libroj kaj skribo
Situo de Germana muzeo de libroj kaj skribo
Map
Germana muzeo de libroj kaj skribo
Retpaĝo dnb.de/EN/DBSM/dbsm_node.html
vdr
Nova konstruaĵo de la Germana Muzeo de Libroj kaj Skribo, finita en 2007 en Leipzig

Inventaro redakti

La muzeo kolektas, konservas kaj publike prezentas valorajn pruvojn de la kulturo de papero, libroj kaj verkado. La zorgaĵo de unikaj studkolektoj kaj la rilata faka literaturo por sciencaj celoj, precipe por esplorado en la historion de libroj kaj papero, estas esenca koncerno de la muzea laboro. Aldone al konstanta ekspozicio, la muzeo alportas ŝanĝiĝantajn temajn ekspoziciojn al la publiko.

Esperantista direktoro Albert Schramm redakti

La esperanista edukisto, stenografiisto kaj bibliotekisto Albert Schramm, kiu ekde 1908 estis la direktoro de la Saksa Esperanto-Instituto en Dresdeno, aktivis per prelegvojaĝoj, artikoloj en la gazetaro kaj sukcesis gajni kreskantan simpation por Esperanto. En 1913 oni nomis lin direktoro de la Germana muzeo de libroj kaj skribo kaj kun li ankaŭ la Esperanto-Instituto translokiĝis al Lepsiko, urbo fama pro siaj eldonejoj, presejoj, libromerkata centro kaj industria foiro. La nova funkcio de Schramm malhelpis al li plu agi kiel direktoro de la instituto, sed li mem proponis profesoron Johannes Dietterle kiel sian anstataŭanton. Ĉi tiun la ministerio konfirmis kiel gvidanton de la instituto en la jaro 1916. Schramm funkciis kiel gvidanto de la muzeo de libroj kaj skribo ĝis 1928.

Referencoj redakti