Germana muzeo pri ardezo (Steinach)

muzeo en Germanio

La Germana muzeo pri ardezo (germane: Deutsches Schiefermuseum) troviĝas en Steinach (Turingio), Dr. Max-Volk-Straße nr 21.

La muzeo en Steinach.
Tipa klasbenko kun skribiloj, ofte ĝis la 1960-aj jaroj.

Priskribo redakti

La muzeo pri ardezo, inaŭgurita en la 1990-a jaro, estas la ununura siaspece en Germanlando. Ĝi traktas la en la regiono de Steinach dum pli ol 400 jaroj florintan metion de grifelo-produktado. Finiĝis tio nur en 1968.

En la museo prezentatas la geologio de la montoselo de Schwarzburg proksime de Steinach kaj la historio de ardezaĵoj en konekto: kun informoj i.a. pri la elminado de la krudmaterialo el la skista montaro, pri la farado de kaj la komerco per ardezaj krajonoj, pri la sociala situacio de la grifelistoj.

La evoluo de hejma produktado tra uzinetoj ĝis la centra produktejo en komprenebla maniero klariĝas. Por tio helpas ankaŭ la kopia starigo de laborejoj kun specifaj instrumentoj. Oni ankaŭ ne forgesas temigi la produktadon de ardezaj tabuloj kaj ardezaj libretoj nek la faradon de teknikaj (Elektroschiefer) aŭ akrigaj ardezaĵoj (Thüringer Wasserabziehsteine). Kopio de galerio konkretigas la tuton.

Ekster tio, la muzeo montras la faradon de tegmentaj ardezaĵoj, la tegmentistan metion, la prilaboradon artistan de ardezo, superrigardon pri aliaj skistaj regionoj en Germanujo, la ardeza pentrado kaj la geologion de la regiono.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 157

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la muzeo ĉe la oficiala retpaĝaro de la urbo.