Germanoj de Kazaĥio

Germanoj de Kazaĥio estas minoritato en Kazaĥio, kaj formas malgrandan procenton de la loĝantaro. Nune ili loĝas ĉefe en la nordorienta parto de la lando inter la urboj Astana kaj Oskemen.[1] Ili estis preskaŭ unu miliono je la epoko de la falo de Sovetunio, sed plejmulto elmigris ekde tiam, kutime al GermanioRusio.

Germanoj de Kazaĥio
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Historio redakti

Ili plejparte devenas de Volgogermanoj deportitaj al la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko (nuna suverena ŝtato Kazaĥio) el la Volgo-Germana ASSR tuj post la Nazigermana Invado dum la Dua Mondmilito. Multaj membroj de la komunumo estis enprizonigitaj en la sovetiaj laborkoncentrejoj. Ĉirkaŭ unu triono el ili ne survivis el tio.

Post la ellandigo, Volgogermanoj, same kiel la aliaj ellandigitaj minoritatoj, estis subjekto de trudita kultura asimiligo en la rusa kulturo. La metodoj tiucele estis malpermeso de uzado de germanaj lingvo, edukado, ferioj kaj relokigo inter aliaj.

Tiu politiko estis decidita de Josif Stalin, kvankam la komunumo de Volgogermanoj kiel tuto absolute ne aliĝis kun la Nazia Germanio, kaj la Volgogermanoj estis lojalaj civitanoj de la Rusia Imperio, kaj poste de la Sovetunio, dum jarcentoj. Tiu politiko finis dum la epoko de la "Ĥruŝĉova Degelo".

Propono en Junio de 1979 alvokis por nova Germana Aŭtonoma Respubliko ene de Kazaĥio, kun ĉefurbo en Ereymentau, kiam estis proksimume 936,000 etnaj germanoj loĝantaj en Kazaĥio, kiel la tria plej granda etna grupo en la respubiko. Tamen malakcepto fare de la majoritata loĝantaro de kazaĥoj forgesigis tiun proponon.

Laŭ cenos de 1989, civitanoj de etna germana origino loĝis en Kazaĥio, nombre 957,518, aŭ 5.8% el la totala loĝantaro, ol en la tuta Rusio inklude Siberion (841,295).[2]

Tiu germana loĝantaro rajtis laŭleĝe reveni al Germanio, kaj multaj faris tion post la dissolvigo de Sovetunio.[3] Sed pro manko de intereso al asimiligo, tiu repatriigo ĉesis dum la komenco de la 21a jarcento. Ĉe 2009 Rusio estis anstataŭanta Germanion kiel ĉefa celo por Germanaj Kazaĥanoj.[4] En 1999, estis 353,441 Germanoj reste en Kazaĥio.

Plejparto de la germanoj de Kazaĥio parolas nur rusan. Plej estas sekvantoj de Protestantismo. Plej grandaj koncentroj de Germanoj en Kazaĥio troviĝas ĉe urboj kaj vilaĝoj de la norda regiono, kiaj ĉe Uspen (11.19%), Taran (10.14%), kaj Borodwlïxa (11.40%).[5]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Assessment for Germans in Kazakhstan Arkivigite je 2011-05-25 per la retarkivo Wayback Machine, The MAR Project
  2. KAZAKHSTAN: Special report on ethnic Germans, IRIN Asia
  3. Russian-Germans: Back to the Heimat Arkivigite je 2008-07-20 per la retarkivo Wayback Machine, kazakhstan.neweurasia.net
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-05. Alirita 2014-02-26.
  5. National Census of 2009, Kazaĥio