Gersfeld (Rhön)

komunumo de Hesio en Germanio

Gersfeld - prononco [GERSfelt] - estas komunumo en la centra parto de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Fulda kaj en la distriktaro Kaselo de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8673 loĝantojn sur areo de 89,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 62 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la komunumoj Ebersburg, Poppenhausen, Ehrenberg, kaj krome en la sudoriento ĝis sudokcidento trans la limo al la najbara federacia lando Bavario la komunumoj Oberelsbach, Bischofsheim in der Rhön kaj Wildflecken. Geografie, la regiono apartenas al la mezalta montaro Rhön. En 1876 fondiĝis surloke la naturema societo "Rhön-klubo".

Gersfeld
Blazono
Gersfeld (Rhön) (Germanio)
Gersfeld (Rhön) (Germanio)
DEC

Map

urbetoAerkuracloko • banloko • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Kaselo
Distrikto Distrikto Fulda
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06654, 06656
Poŝtkodo 36129
Aŭtomobila kodo FD
Oficiala Municipokodo 06631010
Politiko
Komunumestro Margit Trittin
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Marktplatz 19
36129 Gersfeld
Demografio
Loĝantaro 5516 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 27′ N, 9° 55′ O (mapo)50.459.9166666666667Koordinatoj: 50° 27′ N, 9° 55′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 371 - 950 m
Areo 89,37 km²
Oficiala retejo https://www.gersfeld.de/
vdr
pitoreska neĝa vojo vintre kondukas al la komunumocentra valo

Geografio redakti

La monto Wasserkuppe - traduko probable "akva montetosupro" - estas la plej alta monto de la mezalta montaro Rhön en centra Germanio. La monto mem, kiu altas 950 metrojn super la marnivelo, situas en la federacia lando Hesio kaj estas la plej alta monto de la federacia lando entute, sed la kompleta montaro etendiĝas tra partoj de tri federaciaj landoj – nome la oriento de Hesio, la nordo de Bavario kaj la sudokcidento de Turingio. La montopinto apartenas al la komunumo Gersfeld. En la monto fontas la rivero Fulda, unu el la du riveroj kiuj poste konsistigas la riveron Werra enfluanta la Nordan Maron, sed ankaŭ 30 pliaj rojoj kaj riveretoj fontas sur la monto ... tial probable la nomo "akva montetosupro".

Eksteraj ligiloj redakti

 
panoramo