Gert FRÖBE [get frebe], aŭ realnome: Karl-Gerhart FRÖBER (naskiĝis la 25an de februaro 1913, mortis la 5an de septembro 1988) estis germana aktoro.

Gert Fröbe
Persona informo
Gert Fröbe
Naskonomo Karl Gerhart Fröbe
Naskiĝo 25-an de februaro 1913 (1913-02-25)
en Oberplanitz
Morto 5-an de septembro 1988 (1988-09-05) (75-jaraĝa)
en Munkeno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Q74589264 vd
Lingvoj germanafranca vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Familio
Patro Otto Johannes Fröbe vd
Patrino Helene Alma Fröbe vd
Edz(in)o Tatjana Iwanow vd
Infanoj Andreas Seyferth vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1948– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Planitz (nuntempe parto de Zwickau). De 1933 ĝis 1935 li laboris kiel sceneja pentristo en Dresdena teatro, kie la aktoro Erich Ponto malkovris lian talenton kaj fariĝis lia unua instruisto pri aktorado.

En la jaro 1937 Gert Fröbe ricevis sian unuan engaĝon en la teatro de Wuppertal, poste li laboris en Frankfurto ĉe Majno, Vieno kaj Munkeno. Kiel filmaktoro li famiĝis en 1949: per rolo en la filmo Berliner Ballade. La James Bond-filmo Goldfinger famigis lin ankaŭ internacinivele.

Gert Fröbe mortis en 1988 en Munkeno.

Listo de filmoj redakti

  • Berliner Ballade (Germanio, 1949)
  • Les héros sont fatigués (Francio, 1955)
  • Es geschah am hellichten Tag (Svislando, 1958)
  • Goldfinger (Britio, 1964)
  • Those Magnificent Men in their Flying Machines (Usono, 1965)
  • Paris brûle-t-il ? (Francio/Usono, 1966)
  • Chitty Chitty Bang Bang (Britio, 1968)
  • Das Schlangenei (Germanio/Usono, 1976)
 
Karikaturo de Gert Fröbe en la rolo de Auric Goldfinger


Eksteraj ligiloj redakti