La koncertdomo Gewandhaus en Lepsiko kaj du ankaŭ Gewandhaus nomitaj antaŭantaj domoj alilokaj estas ekde 1781 hejmloko de la Gewandhausorchester Leipzig, samkiel de la Gewandhaus-orgenisto, de la Gewandhaus-ĥoro, de la Gewandhaus-infanĥoro kaj diversaj ensembloj.

Gewandhaus
koncerta domo
Bazaj datoj
Konstrustilo brutalismo vd
Estiĝo 1976
Malfermo 8-a de oktobro 1981
Lando Germanio vd
Situo Zentrum
Adreso Augustusplatz 8
Situo
Geografia situo 51° 20′ 16″ N, 12° 22′ 50″ O (mapo)51.33777812.380556Koordinatoj: 51° 20′ 16″ N, 12° 22′ 50″ O (mapo)
Gewandhaus (Saksio)
Gewandhaus (Saksio)
DEC
Gewandhaus
Gewandhaus
Lokigo de Saksio en Germanio
Situo de Gewandhaus
Map
Gewandhaus
Retejo http://www.gewandhausorchester.de/
vdr
La unua Gewandhaus, pentraĵo de Felix Mendelssohn Bartholdy

Oni konstruis la domon en 1498 en la urbocentro de Lepsiko kiel armilodomo. Post la ekuzo de la unua etaĝo kiel foirodomo de la drapaĵo- kaj lanaĵokomercistoj oni baldaŭ nomis la domon Gewandhaus.

En 1743 kuniĝis dek ses komercistoj, por fondi la koncertasocion granda koncerto. Ĝi unue konsistis el 16 muzikistoj. Post translogkiĝo en la foirdomon de la drapaĵokomercistoj en la jaro 1781 la orkesto ricevis la nomon "Gewandhausorchester".[1]

17801781 la urbo komisiis Johann Carl Friedrich Dauthe enkonstrui en la duan etaĝon koncertejon. La praa Gewandhaus travivis multajn praprezentadojn de gravaj verkoj de la klasika muziko, kiuj hodiaŭ apartenas al la normrepertuaro de la tutmonda koncertado. Unu el la gravaj orkestrestroj de la Gewandhaus-orkestro estis Felix Mendelssohn Bartholdy.

La koncertdomo de Lepsiko, la dua Gewandhaus, ĉ. 1910
...el alia perspektivo, ĉ. 1900

La 11-an de decembro 1884 oni malfermis novan koncertejon en la muzikista kvartalo sudokcidente de la malnova urbo, nomita Nova Gewandhaus. La koncertodomo ricevis grandan salonon kun 1700 sidlokoj kaj ĉambromuzika salonon kun 650 lokoj. Novembre 1936 la nazioj neniigis la Mendelssohn-monumenton, kiu staris antaŭ la koncertdomo. Post kiam dum la Dua mondmilito aliancaj bomboj detruis la koncertdomon, ĝi translokiĝis unue en provizoran konstruaĵon.

La tria, nova Gewandhaus. En la mallumo la plafonpentraĵo de la promenhalo estas videbla ankaŭ ekde ekstere.

La 20-an de januaro 1977 oni ekkonstruis novan Gewandhaus en la urbocentro vidalvide de la Lepsika opererejo. La Gewandhaus estis la unua kaj ununura novkonstruaĵo de nura koncerthalo en la GDR – aliajn grandprojektojn en la GDR tamen oni ofte planis kiel multfunkciaj konstruaĵoj. Ĝin projektis kaj konceptis Rudolf Skoda. Sighard Gille kreis 19801981 por la promenhalo grandan plafonpentraĵon. La inaŭguran koncerton la 8-an de oktobro 1981 estris Kurt Masur, kiu estas la iniciinto por la novkonstruaĵo.

Literaturo redakti

  • Rudolf Skoda: Die Leipziger Gewandhausbauten. Konzertgebäude im internationalen Vergleich. Verlag für Bauwesen, Berlin 2001, ISBN 3-345-00781-9 (erweiterte Neuausgabe von Rudolf Skodas Buch Neues Gewandhaus Leipzig, Verlag für Bauwesen, Berlin 1985)
  • Christoph Kaufmann: Von einem Abriss wird abgeraten. Das Gewandhaus zu Leipzig zwischen 1944 und 1968. Hrsg. vom Leipziger Geschichtsverein. Sax, Beucha 1996, ISBN 3-930076-41-1
  • Das Neue Gewandhaus - wie es seinen Ort fand und seine Gestalt bekam. In: Bauen in Leipzig 1945-1990; S. 211-215. Leipzig 2003, ISBN 3-89819-159-1

Fontoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-07. Alirita 2009-01-09.

Eksteraj ligiloj redakti