Ghil'ad Zuckermann

Ghil'ad Zuckermann (hebree: גלעד צוקרמן ; ĉina lingvo: 诸葛漫 (simpligita); 諸葛漫 (tradicia) / Zhūgěmàn (Pinyin); japana lingvo: 佐藤幸永 Sato Yukinaga; naskiĝis la 1-an de junio 1971), D.Phil. (Oxon.), Ph.D. (Cantab.), M.A. (summa cum laude) (Tel-Avivo), estas israela itala brita aŭstralia profesoro pri lingvistiko en la universitato de Adelajdo, Aŭstralio.[1][2]. Li scipovas Esperanton[3].

Ghil'ad Zuckermann
Persona informo
גלעד צוקרמן
Naskiĝo 1-an de junio 1971 (1971-06-01) (52-jaraĝa)
en Givatajim,  Israelo
Lingvoj anglamoderna hebreaitalahispanagermanajidonorma ĉinarusaaraba vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Universitato de OksfordoUniversitato je Tel-Avivo • United World College of the Adriatic • Universitato de Kembriĝo vd
Profesio
Okupo vortaristo • lingvisto • universitata instruisto • revivigo de lingvo • hiperpoligloto • fakula atestanto vd
Laborkampo lingvistiko • kontakto inter lingvoj • leksikologiorevivigo de lingvo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Revivigi lingvojn redakti

Zuckermann konstatis tri bonaĵojn en revivigo de lingvoj:[4]

  • La unua bonaĵo estas etika: tio estas justa. Indas revivigi aborigenajn lingvojn pro strebo al historia justeco. Ili meritas reestigon por malfari pasintajn maljustaĵojn. Tiuj lingvoj estis ekstermitaj en evoluo nomata lingvocido. Zuckermann konas dekojn da aborigenoj “ŝtelitaj” for de siaj gepatroj, kiam ili estis infanoj. Zuckermann kredas je tio, kion li nomas “indiĝena lingva rajto”, kiu estas pligrandigo de “indiĝena rajto” (kompenso pro perdo de teritorio). Li proponas, ke la aŭstralia registaro donu financan kompenson pro perdo de lingvo, por tiel pagi la kostojn de la provo reestigi perditan lingvon aŭ rajtigi endanĝerigitan. Liaopinie lingvo estas pli grava ol teritorio. Perdo de lingvo kondukas ne nur al perdo de kultura aŭtonomio, de intelekta suvereneco, de spirita vivo kaj materia heredaĵo, sed ankaŭ al perdo de la “animo”, se paroli metafore.[4]
  • La dua bonaĵo de aborigena lingva revivigo estas estetika: tio estas bela. Diverseco estas bela, estetike plaĉa … estas amuze aŭskulti grandan nombron da lingvoj kaj lerni kuriozajn kaj unikajn vortojn. Ekzemple, Zuckermann amas la vorton mamihlapinatapai el la lingvo jaghana, parolata sur la duoninsulo de la ĉilia Tierra del Fuego. La vorto estas tre preciza kaj konciza en sia signifo. Provo ĝin traduki ne eblas per malpli da vortoj ol “rigardo inter du homoj, el kiuj ambaŭ esperas, ke la alia proponos ion, kion ambaŭ deziras, sed nek unu nek la alia pretas mem sugesti aŭ proponi”. Malgraŭ la fakto, ke la vorto estas netradukebla, estas diferenco, almenaŭ estetika, se oni diras mamihlapinatapai kaj se oni diras “rigardo inter du homoj, el kiuj ambaŭ esperas, ke la alia proponos ion, kion ambaŭ deziras, sed nek unu nek la alia pretas mem sugesti aŭ proponi”. Kiel diris Nelson Mandela: “Se vi parolas al viro en lingvo, kiun li komprenas, tio atingas lian kapon. Se vi parolas en lia lingvo, tio tuŝas lian koron.”[4]
  • La tria bonaĵo de aborigena lingva revivigo estas utileca: tio estas finance farebla. Lingva reestigo donas potencon al individuoj, kiuj perdis sian fiersenton kaj foje eĉ motivon vivi. Tiu bonfartiga rajtigo povas ŝpari al la aŭstralia registaro milionojn da dolaroj alikaze investendaj en prizorgadon de mensa sano kaj enkarcerigon. Ni eĉ ne menciu la diversajn kognajn kaj sanrilatajn avantaĝojn de dulingvismo. Ekzemple, denaskaj dulingvuloj estas pli inteligentaj, ol ili estus kiel unulingvuloj; denaska dulingveco prokrastas demencon je pli ol kvar jaroj.[4]

Listo de verkoj redakti

2014

Filmografio redakti

Referencoj redakti

  1. Alex Rawlings, 22.3.2019, BBC Future, The man bringing dead languages back to life ("Ghil'ad Zuckermann has found that resurrecting lost languages may bring many benefits to indigenous populations – with knock-on effects for their health and happiness").
  2. Dr Anna Goldsworthy on the Barngarla language reclamation, The Monthly, Septembro 2014
  3. Esperantlingva prelego en la Malferma Ceremonio de Ekspozicio pri Esperanto, Adelajdo, Aŭstralio, 2011
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Zuckermann, Ghil'ad 2019. "Revivigi lingvon por redoni dignon al la homoj", Literatura Foiro, jaro 50, n-ro 300, 200-203

Eksteraj ligiloj redakti