Ghimeș-Făget

komunumo en Rumanio

Ghimeș-Făget - jen rumane, prononco [gimeŝ fəĝet], hungare Gyimesbükk, [djimeŝbyk] - estas komunumo en Rumanio. Ĝi apartenas al la administra distrikto Bacău kaj estas la sola distrikta komunumo ne historie apartena al la regiono Moldavio, sed al la pli okcidenta regiono Transilvanio. Geografie la komunumo situas en Terkolo de Djimeŝo en la valo de Tatroŝo nordoriente de Miercurea Ciuc. La partoj de la komunumoj estas la vilaĝoj Buhapataka aŭ Agyagospataka, Bartosokpataka, Bálványospataka/Bolovăniș, Rakottyástelep/Răchitiș, Tarhavaspataka/Tărhăuși, Gyimes/Ghimeș, Áldomáspataka kaj Petkipataka.

Ghimeș-Făget · Gyimesbükk
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bacău
Alinome Gyimesbükk (hungare)
Iama hungara departemento Csík
Situo 46° 34′ N, 26° 5′ O (mapo)46.56805555555626.09Koordinatoj: 46° 34′ N, 26° 5′ O (mapo)
Ghimeș-Făget (Rumanio)
Ghimeș-Făget (Rumanio)
DMS
Map
Poŝtkodo 607205
Loĝantaro
– komunumo 5 340 (en 2002)
– vilaĝo 1 604 (en 2002)
vdr

Loĝantaro redakti

 
mapo pri la loka kvanto de hungarlingvanoj vidigas la apartecon de la komunumo en la distrikto: dum ĉie alie estas malpli ol 4% da hungaroj, en Ghimeș-Făget estas absoluta plimulto (laŭ la censo de 2011)

En 1910 ĝi havis 6 298 (hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992 5 326 loĝantojn (55 % da hungaroj, 45 % da rumanoj), ankaŭ en la censo de 2011 estis ankoraŭ 50,5 % da hungaroj, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 4 928 loĝantoj sur areo de 184,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 27 loĝantoj/km².

Historio redakti

Ĝia unua menciaĵo skriba estas el 1854. Proksime de ĝi troviĝas la fortikaĵo de Djimeŝo, kiun en la 18-a jarcento oni ankoraŭ uzis. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Csík. Tiu loko estis la plej orienta fervoja relo de Hungara reĝlando. La fervoja dometo nun estas muzeeto.

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Referencoj redakti