Giacomo Matteotti (22-a de majo, 1885, Fratta Polesine, Provinco Rovigo - 10-a de junio, 1924, proksime al Romo) estis itala socialista politikisto.

Giacomo Matteotti
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1885 (1885-05-22)
en Fratta Polesine
Morto 10-an de junio 1924 (1924-06-10) (39-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo pikvundo
Tombo cemetery of Fratta Polesine
Lingvoj itala
Loĝloko Casa-Museo Giacomo Matteotti
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Universitato de Bolonjo
Familio
Edz(in)o Velia Titta
Infanoj Giancarlo Matteotti • Gianmatteo Matteotti
Okupo
Okupo politikisto
Verkoj The fascists exposed. A Year of Fascist Domination
vdr

Politika Kariero redakti

Diplomiĝinto en leĝo de la Universitato de Bolonjo kaj ekde tre frue aktivulo en la socialista movado kaj la Itala Socialista Partio, li kontraŭis la eniron de Italio en la Unuan Mondmiliton (kaj pro tio, li estis internigita en Sicilio dum la konflikto). Kiel sekvanto de Filippo Turati, Matteotti fariĝis la estro de la Unuiĝinta Socialista Partio en la Itala Ĉambro de Deputatoj. Li fortvoĉis kontraŭ Faŝismo kaj Benito Mussolini, kaj portempe estis la estro de la kontraŭeco al la Nacia Faŝista Partio (PNF)[1].

Murdo redakti

Li mistere murdiĝis en junio de 1924 post la eldono de sia libro La Faŝistoj Eksponitaj: Jaro de Faŝisto Dominado kaj du ferocaj kaj longaj prelegoj en la Ĉambro de Deputatoj denuncantaj Faŝismon kaj ĝiajn vulgarajn kaj fortegajn taktilojn. Kvin viroj (Amerigo Dumini - grava membro de la Faŝista Ceka-o, Giuseppe Viola, Albino Volpi, Augusto Malacria kaj Amleto Poveromo) estis arestitaj pro la krimo, nur tri estis konviktitaj sed liberigitaj du monatojn poste laŭ amnestio per Reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a; la sesa faŝista gangstero, Filippo Panzeri, estis lasita eskapi antaŭ la arestoj de siaj kunkulpuloj. Estas tre verŝajna, ke Mussolini estis responda por la okazo iamaniere; ja, parolante al la Parlamento la 3-an de januaro, 1925, Mussolini deklaris, ke li sole prenis ĉiun "politikan, moralan, kaj historian respondecon pro ĉio, kio okazis" (Prelego al la Ĉambro: 3-a de januaro, 1925).

Konsekvencoj de la Murdo redakti

Eminentaj historiistoj de la epoko, inkluzive de Pollard kaj Mack Smith, pensis, ke Mussolini verŝajne prisciis la intrigon sed ne komandis ĝin. Tamen, freŝdataj studoj per Mauro Canali atingis malsaman konkludon. Canali kontraŭas, ke Mussolini donis komandojn murdi Matteotti'n ĉar la Socialista deputato estis akirinta dokumentojn, kiuj pruvis, ke Mussolini kaj aliaj Faŝistaj estroj estis akceptintaj subaĉentojn de la Amerika Olekompanio Sinclair interŝanĝe por ekskluzivaj rajtoj esplori kaj ekspluati iujn italajn oleajn trovaĵojn. Matteotti estis faskigita en aŭton kaj ripete pikadita dum li luktis eskapi. Lia korpo estis trovita 20 mejlojn for de Romo post ampleksa serĉado kaŭzita per pledo de la edzino de Matteotti al Mussolini mem. Kiu ajn estis la murdisto, li estis konsiderita heroo per multe da la zelotaj faŝistoj en Italio.

La morto de Matteotti sparkis vastan faŝistan kritikadon: ĝenerala striko estis menacita kiel respondo kaj por iom da tempo, ŝajnis ke la enlanda kaj internacia insistado devigus Viktoron Emanuelon agi, sed kiel la Reĝo estis tiel forte subtenata per Mussolini kaj zorgis ke li estus anstataŭigita per sia kuzo, li faris nenion. Tiel, Mussolini baldaŭ povis uzi sian influon sur la amaskomunikiloj regajni la konfidencon de la popolo. La plejparto da kontraŭ-Faŝistaj partioj forlasis la Itala Parlamento kiel protesto - okazo, kiu eknomiĝis la Aventina Secesio; kvankm en malpli evidenta maniero ol la antaŭa Acerbo'a Leĝo, tiu okazo eble servis perfektigi la kapton de la PNF je itala socio.

Verkoj redakti

  • 1924 La Faŝistoj Eksponitaj: Jaro de Faŝisto Dominado

Referencoj redakti

  1. Maurizio Degl’Innocenti, Matteotti, l’uomo e il politico, in Fondazione Giacomo Matteotti-Fondazione di studi storici Filippo Turati, Matteotti 100 nelle scuole, 2022, p. 32.

Fonto redakti

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 26-a de decembro, 2006.