Gian Carlo Fighiera

itala esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gian Carlo Fighiera (1929) estas itala esperantisto.

Gian Carlo Fighiera
Persona informo
Naskiĝo 1929
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio
Familio
Edz(in)o Ada Fighiera Sikorska
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
UK 1959. La konstanta kongresa sekretario s-ro Gian Carlo Fighiera (staranta) en la adiaŭa vespermanĝo, kiun la L.K.K. aranĝis je lia honoro, dankas pro la kunlaboro kaj pro la donacita bela memoraĵo (luksa skribilaro)
Gian Carlo Fighiera (maldekstre) kun Stanisław Rudnicki, 1964

Li esperantistiĝis en 1947 kiel studento en Torino (Italio), aktivis kiel kursgvidanto kaj fondis la Informan Servon de Itala Esperanto-Federacio, kies vicprezidanto li fariĝis. Ekde 1955 li deĵoris kiel itineranta Konstanta Kongresa Sekretario de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj kunorganizis ses Universalajn Kongresojn. En 1961 li fariĝis vic-ĝenerala sekretario de Internacia Asocio de Vojaĝ-agentejoj, en Bruselo (Belgio). Ekde 1978 ĝis la emeritiĝo en 1988 li laboris ĉe Monda Turisma Organizo (agentejo de UN) en Madrido (Hispanio). Post emeritiĝo li revenis al Torino kaj dum 15 jaroj instruis kongres-organizadon en seminarioj en superaj fakaj lernejoj en pluraj urboj, samtemempe publikigante kelkajn fakajn librojn en la franca, Esperanto kaj itala. Dum sia tuta vivo Fighiera aktivis en lokaj kaj naciaj E-asocioj kiel preleganto, kursgvidanto kaj organizanto de programoj kaj renkontiĝoj. Li edziĝis la 20-an de Aprilo 1960[1] al la polino Ada Sikorska. Ilia familia lingvo dum 36 jaroj estis Esperanto. Kiel prezidanto de la senprofitcela societo Heroldo de Esperanto li kunlaboris kun Ada, ĝis ŝia morto en 1996, en la eldono de la samnoma gazeto. Tiutempe li prizorgis la eldonon de la Zamenhofa traduko de Fabeloj de Andersen kaj de Esperanto-lernolibroj (inter kiuj „Paŝoj al plena posedo“ de W. Auld) en diversaj lingvoj. Li verkis multajn artikolojn kaj eseojn rilate al la Esperanto movado. En 2004 li estis elektita Honora Membro de UEA. Honoran membrecon li ricevis ankaŭ de nombraj aliaj E-organizaĵoj kaj fakaj asocioj. Pri kongresa fako Fighiera verkis kvin librojn kaj plurajn eseojn en la franca, Esperanto kaj itala.

Referencoj redakti

  1. Revuo Esperanto, numero 654, majo 1960, p. 97 (Ligilo)

Vidu ankaŭ redakti