Gibralfaro
Gibralfaro estas monto el 130 metroj alta, situanta en la urbo Malago (Hispanio), ĉirkaŭ kiu la fenicoj fondis la urbon. Komence de la 14-a jarcento, Jusufo la 1-a reĝo de Nazaria Granada Reĝlando konstruis en ĝia pinto la samnoman kastelon, sur antikva konstruaĵo kiu antaŭ havis lumturon (hispane: faro), de kie venas la nomo al la monteto (Jbel-Faro, aŭ roko de la lumturo).
Ĝi estas dense kovrita de pinoj kaj eŭkaliptoj. Ĉe ĝi troviĝas la historiaj konstruaĵoj la Seminario kaj la Alkazabo kaj la Ĝardenoj de Malhela Pordo.