Gidon Markowitsch Kremer (latve Gidons Krēmers) (n. 27-an de februaro 1947 en Rigo) estas latva violonisto germanjudodevena.

Gidon Kremer
Persona informo
Gidons Krēmers
Naskiĝo 27-an de februaro 1947 (1947-02-27) (77-jaraĝa)
en Rigo, Latva Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Lingvoj rusalatva vd
Ŝtataneco SovetunioLatvioGermanio vd
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio • Jāzeps Vītols Latvian Academy of Music vd
Familio
Patro Q120798664 vd
Patrino Q120798657 vd
Edz(in)o Xenia Knorre • Elena Bashkirova • Tatjana Grindenko vd
Infanoj Lika Kremer vd
Parencoj Karl Brückner vd
Profesio
Okupo dirigentoviolonisto vd
Laborkampo muziko • violin performance vd
Aktiva dum 1963– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kremer naskiĝis en 1947 je Rigo kiel filo de germandevenaj gepatroj. Liaj patro kaj avo estis violonistoj kaj muzikinstruistoj, kaj tiel Kremer en la hejma rondo jam infanaĝe ricevis muzikinstruon. En 1954 li iris al la konservatorio de Rigo kaj sekvis lecionojn ĉe Voldemar Sturesteps. Jam en la aĝo de dek ses li estis dekoraciita per la unua premio de la latva respubliko.

En 1965 Kremer iris al Moskva Ĉajkovskij Konservatorio, kie li fariĝis studento de David Ojstraĥ. En 1967 li estis premiita ĉe "Concours Reine Elisabeth" en Bruselo (3-a rango), du jarojn poste li gajnis la Paganini-konkurson en Genovo, en 1970 ankaŭ la Ĉajkovskij-konkurson en Moskvo.

En 1975 Kremer koncertis unuafoje en okcident-Germanio, kaj en 1976 li ludis ĉe la Festivalo de Salcburgo okaze de la unua prezentado de Chaconne für Solovioline und Kammerorchester „Il Vitalino raddoppiato“ de Hans Werner Henze. En 1977 li debutis en Usono. Samjare li geedziĝis kun pianistino Jelena Baŝkirova.

En 1978 Kremer decidiĝis, ne plu reveni en (tiaman) USSR. En 1980 li ŝanĝis la instrumenton per Stradivari-violonon el 1734, la "Ex-Baron von Feilitzsch", finfine Guarneri del Gesù (ex David) el la jaro 1730. Nun li ludas "Nicola Amati" el la jaro 1641 [1].

En 1981 Kremer fondis la Ĉambromuzikan Festivalon Lockenhaus, kiu ekde tiam okazas ĉiujare dum somero, ekde 1992 sub la nomo Kremerata Musica. En 1997 li fondis la arĉorkestron Kremerata Baltica kun junaj muzikistoj el la baltaj ŝtatoj [2] . Samjare li estis nomumita arta direktoro de la Festivalo de Gstaad kiel posteulo de Yehudi Menuhin. Ekde 2002 li estas arta direktoro de la festivalo les muséiques en Bazelo kaj estas krome en la konsilanta komitato de la akademio de Kronberg.

En 1993 Kremer publikigis la libron Kindheitssplitter, al kiu sekvis en 1997 Obertöne kaj en 2003 Zwischen Welten. La libroj enhavas membiografiajn rakontojn kaj traktaĵojn pri artaj temoj.

Kremer koncertis kun ĉiuj gravaj orkestroj kaj dirigentoj (Leonard Bernstein, Herbert von Karajan, Christoph Eschenbach, Nikolaus Harnoncourt, Lorin Maazel, Riccardo Muti, Zubin Mehta, James Levine, Valerij Gergijev, Claudio Abbado kaj Neville Marriner) kaj sonregistris pli ol 100 KD-ojn por la firmaoj Melodija, Teldec, BIS Records, Nonesuch, Sony, ECM kaj Deutsche Grammophon. Al liaj ĉambromuzikaj partneroj apartenas i.a. Martha Argerich, Oleg Maisenberg, Eduard Brunner, Kim Kaŝkaŝian, Isabelle van Keulen, Valerij Afanasjev kaj Tabea Zimmermann.

Li ludis multajn verkojn de samtempaj komponistoj kaj ankaŭ sonregistris ilin (Kiel unuaj prezentadoj: "Offertoirum" de Sofia Gubajdulina, "Tabula Rasa por du violonoj" de Arvo Pärt kaj "Stabat Mater", unua violonkonĉerto de Michael Nyman). Krom la klasikaj komponistoj li havas verkojn de Alfred Schnittke, Gia Kantscheli, Valentin Silvestrov, Luigi Nono, Aribert Reimann, Peteris Vasks, Kaija Saariaho kaj John Adams en sia repertuaro. en la 1990-aj jaroj li flegis abunde la komponan verkaron de Astor Piazzolla.

Verkoj redakti

Libroj redakti

Literaturo redakti

  • Wolf-Eberhard von Lewinski: Gidon Kremer. Interviews, Tatsachen, Meinungen (Große Interpreten), Mainz: eldonejo Schott 1982, ISBN 3-7957-8214-7

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti