Gliptodonto

(Alidirektita el Giganta pratatuo)

Gliptodonto (latine Glyptodon) estas genro de antaŭ nelonge elmortintaj bestoj. Gliptodonoj estis grandaj (ĝis 1.5 metroj altaj kaj 3 metroj longaj) kaj vivis origine en Sudameriko kaj dum la lasta glaciepoko disvastiĝis ankaŭ en Nordameriko. Ili estiĝis dum plioceno antaŭ ĉirkaŭ 3'200'000 jaroj [1] kaj formortis dum komenco de holoceno antaŭ ĉirkaŭ 11'000 jaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gliptodonto
Troveblo de fosilioj: Plejstoceno
Fossil specimen in Washington, DC at the National Museum of Natural History
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Placentuloj Eutheria
Superordo: Ksenartroj Xenarthra
Ordo: Cingulatoj Cingulata
Familio: Gliptodontedoj Glyptodontidae
Genro: Gliptodono Glyptodon
Owen, 1839
Konserva statuso
FOSSIL
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Glyptodon CCB.JPG
Skeleto de Gliptodono (Glyptodon)

La besto estis herbovora, rinocerogranda. Ĝia kiraso povis havi la diametron de 2 m, la tuta besto longis 3-3,5 m. La fingroj finiĝis ne en ungegoj, sed en hufoj. La postaj kruroj estis pli forte evoluintaj ol la antaŭaj, kiuj apenaŭ portis pezon. La kiraso konsistis el ostotabuletoj, multangulaj. La kiraso ne estis zonodividita, kiel la kiraso de la hodiaŭaj dazipoj, tiel ke la besto ne povis buliĝi por defendi la ventroparton. La 'charrúa'-indiĝenoj de Sudameriko uzis la kirason kiel tegmenton.

Galerio redakti

Referencoj redakti