Gilberto PASSOS GIL MOREIRA (naskiĝis la 26-an de junio 1942 en Salvador de Bahio) estas populara brazila kantisto, muzikisto, komponisto kaj politikisto. Li estis ministro de Kulturo de Brazilo.

Gilberto Gil
Persona informo
Naskonomo Gilberto Passos Gil Moreira
Naskiĝo 26-an de junio 1942 (1942-06-26) (81-jaraĝa)
en Salvador de Bahio
Lingvoj portugalabrazilportugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Federacia Universitato de Bahio
Subskribo Gilberto Gil
Familio
Edz(in)o Flora Gil • Nana Caymmi
Infanoj Nara Gil • Bem Gil • Preta Gil • Bela Gil
Okupo
Okupo kantistogitaristokantoverkistokomponisto • ĵaz-gitaristo • politikistomuzikisto
TTT
Retejo http://www.gilbertogil.com.br/
vdr
Gilberto Gil

Li estis Artisto por Paco de Unesko.

Lia unua disko aperis en 1963: Gilberto Gil - Sua Música, Sua Interpretação. En sekva jaro li diplomiĝis pri entreprena administrado en Federacia Universitato de Bahio kaj partoprenis prezentadon Nós, Por Exemplo en Salvador, kune kun Caetano Veloso, Gal Costa, Maria Bethânia kaj Tom Zé. En 1967 li lancis sian unuan LP-on (Louvação) kaj konkeris la duan premion dum 3-a Festivalo de Brazila Populara Muziko de TV Record, per muziko Domingo no Parque (Dimanĉo en Parko). En 1968 li partoprenis en LP Tropicália ou Panis et Circensis, kune kun Caetano Veloso, Gal Costa, Nara Leão, Rogério Duprat, Tom Zé kaj Os Mutantes, kiu ekis la estetikan movadon Tropikalismo.

Ankaŭ en 1968 li estis arestata pro politikaj kialoj. En 1969 li ekziliĝis en Anglio. Dum 1970, 1980 kaj 1990 jardekoj li faris multajn prezentadojn, muzikojn por filmoj kaj lanĉis multajn diskojn. Li estis urba konsilanto kaj inter 2003 kaj 2008 li estis brazila ministro pri Kulturo.

Bildgalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti