Giles Leigh Browne

brita poligloto kaj esperantisto

Giles Leigh BROWNE (braŭn), anglo. Naskiĝis en Londono, en la 26-a de julio 1883, mortis en la 21-a de februaro 1919. Esperantistiĝis en 1903. La unuan tagon de lernado faris publikan paroladon en Esperanto. La unua Esperanto-instruisto sub la "London County Council". Klera lingvisto kaj poeto: trad. Esperanten el multaj lingvoj. Dum la milito unu el la registaraj cenzuristoj por Esperanto. Sciis 24 lingvojn; sur lia leterpapero ili aperis en trikolumna listo, kaj sube: "Skribu prefere en Esperanto".

Giles Leigh Browne
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1883 (1883-07-26)
Morto 21-an de februaro 1919 (1919-02-21) (35-jaraĝa)
Mortokialo bronkito
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 12779
vdr

EdE-B