Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gilgameŝ (mangao) kaj Eposo pri Gilgameŝ.

Gilgameŝ, laŭ la Sumeria reĝlisto, estis la kvina reĝo de Uruk (Frua "Dynastic II", la unua dinastio de Uruk), filo de reĝo Lugalbanda, reganta ĉirkaŭ 2650 a.K.. Li ankaŭ estas la centra rolulo en la Eposo pri Gilgameŝ, kiu diras, ke lia patrino estis Ninsun, (kiun iuj nomis Rimat Ninsun), diino. Gilgameŝ estas priskribita du-trione dia kaj unu-trione homa.

Gilgameŝ
mita reĝo • literatura rolulo
Verko Libro de Gigantoj
Civilization VI
Eposo pri Gilgameŝ
Listo de Reĝoj de Sumero
Informoj
Eble sama Zu al-Karnajn
Sekso vira
Patro Lugalbanda
Patrino Ninsun
Infanoj Ur-Nungal
vdr

Laŭ alia dokumento, konata per la nomo Historio de Tummal, Gilgameŝ, kaj iamfine lia filo Urlugal, rekonstruis la sanktejon de la diino Ninlil, lokita en Tummal, kvartalo de la urbo Nippur. En Mezopotamia mitologio, oni atribuas al Gilgameŝ esti duondio kun superhoma forto kiu konstruis grandan muron por defendi sian popolon de eksteraj minacoj.

Kojnoformaj mencioj redakti

En la Eposo pri Gilgameŝ diriĝas ke Gilgameŝ ordonis la konstruon de la legendaj muroj de Uruk. Laŭ alternativa versio, Gilgameŝ, iom antaŭ la fino de la rakonto, fanfaronis al la pramisto Urŝanabi, ke la murojn de la urbo konstruis la "sep saĝuloj" Apkallu. En historiaj tempoj, Sargon de Akkad pretendis, ke li detruis tiujn murojn por pruvi sian militan forton.

Fragmentoj de eposa teksto trovitaj en Me-Turan (hodiaŭa Tell Haddad) rakontas ke Gilgameŝ-on oni enterigis sub la akvo de rivero ĉe lia vivofino. La Uruk-anoj devojigis la fluon de la rivero Eŭfrato ĉe Uruk por la celo enterigi la mortan reĝon ene de la riverfundo. En aprilo 2003, germana ekspedicio malkovris kion ili opinias la tuta urbo Uruk — inkluzive de, en la iama fluejo de la Eŭfrato, la lasta ripozejo de ties reĝo Gilgameŝ.

Spite al la manko de rekta evidento, la plejo da kleruloj ne kontraŭstaras konsideri Gilgameŝ-on historia figuro, aparte post la trovo de enskribaĵoj konfirmantaj la historian ekziston de aliaj figuroj asociitaj kun li: reĝoj Enmebaragesi kaj Aga de Kiŝ. Se Gilgameŝ estas historia reĝo, li probable reĝis dum ĉirkaŭ la 26-a jarcento a.K. Iuj el la plej fruaj Sumer-aj tekstoj literumas lian nomon Bilgameŝ. Komencaj malfacilaĵoj legi kojnoskribon rezultigis, ke Gilgameŝ reenvenis mondan kulturon (verŝajne por la unua fojo post pli ol dumil jaroj) en 1891 kiel Izdubar.[1]

En la plejo da tekstoj, "Gilgameŝ" estas skribita kun la determinilo por diaj estaĵoj (DINGIR) — sed ne ekzistas evidento por tiatempa kulto, kaj la Sumer-aj mitoj pri Gilgameŝ sugestas ke lia diigo estis posta evoluaĵo (malkiel la kazo de la Akkad-aj dioj-reĝoj). Ĉu historia, ĉu ne, Gilgameŝ fariĝis legenda protagonisto en la Eposo pri Gilgameŝ.

Gilgameŝ estas unufoje menciita ankaŭ en la antikva greka, kiel Gilgamos.[2]

Originala kojnoforma Teksto redakti

(babilone)

Originala kojnoforma teksto de la tableto XI Arkivigite je 2009-08-23 per la retarkivo Wayback Machine de la Eposo de Gilgameŝ (norma Babilon-a versio)

Tekstaj tradukoj redakti

france : http://fr.wikisource.org/wiki/Une_%C3%A9pop%C3%A9e_babylonienne/I.1 (Analizo kaj teksto.)

greke : http://www.peri-grafis.com/ergo.php?id=1147

hispanie : http://es.wikisource.org/wiki/La_Saga_de_Gilgamesh:_Tablilla_I Arkivigite je 2010-08-21 per la retarkivo Wayback Machine

angle

Tradukoj de kelkaj legendoj pri Gilgameŝ en la Sumera lingvo estas verkitaj fare de:

Referencoj redakti

  1. En Alfred Jeremias, Izdubar-Nimrod, eine altbabylonische Heldensage (1891). germane
  2. Walter Burkert: The Orientalizing Revolution, citing Aelian, Varia Historia 12.21 angle

Bibliografio redakti

angle

  • Cooper, Jerrold S. [2002], "Buddies in Babylonia - Gilgamesh, Enkidu and Mesopotamian Homosexuality", in Abusch, Tz (ed.), Riches Hidden in Secret Places - Ancient Near Eastern Studies in Memory of Thorkild Jacobsen, Winona Lake: Eisenbrauns, 2002, pp. 73–85.
  • Damrosch, David. (2007) The Buried Book: The Loss and Rediscovery of the Great Epic of Gilgamesh. Henry Holt and Co.. ISBN 0-805-08029-5.
  • George, Andrew [1999], The Epic of Gilgamesh: the Babylonian Epic Poem and Other Texts in Akkadian and Sumerian, Harmondsworth: Allen Lane The Penguin Press, 1999 (published in Penguin Classics 2000, reprinted with minor revisions, 2003. ISBN 0-14-044919-1
  • George, Andrew, The Babylonian Gilgamesh Epic - Introduction, Critical Edition and Cuneiform Texts, Oxford: Oxford University Press, 2 volumes, 2003.
  • Foster, Benjamin R., trans. & edit.. (2001) The Epic of Gilgamesh. Nov-Jorko: W.W. Norton & Company. ISBN 0-393-97516-9.
  • Hammond, D. & Jablow, A. [1987], "Gilgamesh and the Sundance Kid: the Myth of Male Friendship", in Brod, H. (ed.), The Making of Masculinities: The New Men's Studies, Boston, 1987, pp. 241–258.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti