Gilgameŝ (mangao)

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gilgameŝ kaj Eposo pri Gilgameŝ.

Gilgameŝ (ギルガメッシュ [Girugameŝŝu]) estas japana mangao de Iŝinomori Ŝotaro verkita en 1976 — 1978. Tio estas apokalipsa sciencfikcio, kiu baziĝas sur Eposo pri Gilgameŝ. En la jaroj 2003 — 2004 tenebra animeo estis filmita laŭ la mangao en la studio "Group TAC".

Gilgameŝ
Unua volumo de la mangao
Unua volumo de la mangao
Unua volumo de la mangao
Originala titolo ギルガメッシュ
[Girugameŝŝu]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro apokalipsa fikcio, sciencfikcio, psiĥologia dramo, agfilmo
Mangao
Aŭtoro Iŝinomori Ŝotaro
Publikiginto Ŝonen Gahoŝa
Por kiu ŝonen
Magazino Weekly Shōnen King
Aperdatoj 1976 — 1978
Volumoj 6
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Murata Masahiko
Studio(j) Group TAC
Muziko Ŭada Kaoru
Televidaj retoj Kansai TV
Aperdatoj 2a de Oktobro 2003 —
18a de marto 2004
Epizodoj 26
vdr

Rakonto redakti

Intrigo redakti

Du adoleskuloj, frato kaj fratino Madoka, fuĝas de mafianoj, al kiuj ilia mortinta patrino ŝuldis monon. Ili kaŝiĝas en granda malluma domo. Tie la gefratoj renkontas strangajn gejunulojn, kiuj kaŝas sin en tiu domo kontraŭ pluvo. Ili savas la gefratojn de mafianoj kaj proponas aliĝi al ilia grupo por "batali kontraŭ malbono". Baldaŭ iuj atakas domon kaj la gefratoj vidas, ke iliaj novaj konatuloj transformiĝas al monstroj dum batalo. Post tio iliaj kontraŭuloj sidigas la gefratojn en aŭton kaj veturigas ilin al sia estro — grafino Verdenberg. Poste aperas mafianoj, postulantaj la gefratojn, sed la grafino elaĉetas ilin. Ekde tio ŝi deklaras ilin sia propraĵo kaj proponas ilin aliĝi al ŝia grupo por batali kontraŭ "teroristoj", kiujn la gefratoj renkontis en la malluma domo.

Duobla Ikso redakti

Pro granda eksplodo en scienca laboratorio, kie oni esploris paranormalajn fenomenojn, la tero estas kovrita per spegula tavolo, kiu kaŝas blueco de la ĉielo. Tiu tavolo malebligas funkciadon de la komputiloj kaj ceteraj elektronikaj aparatoj. Tio ĵetis la mondon en kaoso, kaŭzis militojn kaj malsaton. La eksplodo okazis la 10-an de oktobro, pro tio oni nomas ĝin "Duobla Ikso" (XX). Ĝi estas kaŭzita de patro de la gefratoj Madoka, kiu laboris en tiu laboratorio, pro nekonataj kialoj. Tial Duobla Ikso estas rigardata kiel akto de terorismo kaj anoj de organizaĵo, kreita de Madoka post Duoble Ikso kaj nomata Gilgameŝ, inkluzive de Madoka mem estas rigardataj kiel teroristoj.

Dinamis redakti

Dinamis (japane: デュナミス [djunamisu], de greka δυναμις — "forto", "kapablo", "potenco") estas speciala forto, kiu donas neordinarajn kapablojn al homo, uzanta ĝin. La homoj posedantaj tiun forton povas teleportiĝi, levi objektojn de ajna pezo sentuŝe kaj tiel plu. Oni povas dividi sian dinamis-on kun alia posedanto de dinamis per kontaktado de la fruntoj. Plejparte, oni uzas dinamis-on en batalo. Estas du grupoj de dinamis-posedantoj, tiuj grupoj malamikas inter si. La unua estas Gilgameŝ — gejunuloj, kiujn gefratoj Madoka renkontis en la malluma domo en komenco de la rakonto, ili estas estrataj de patro de la gefratoj. Al ili kontraŭas la grupo, estrata de grafino Verdenberg, unu de gefratoj Madoka aliĝas tiun grupon.