Gilles BINCHOIS, ankaŭ konita kiel Gilles de BincheGilles de Bins, (naskiĝis ĉirkaŭ 1400 en Mons (?), mortis la 20-an de septembro 1460 en Soignies) estis komponisto, poeto kaj ekleziulo.

Gilles Binchois
Gilles Binchois (dekstre), kune kun Guillaume Dufay
Gilles Binchois (dekstre), kune kun Guillaume Dufay
Persona informo
Naskiĝo 1400
en Mons (hod. en Belgio)
Morto 20-a de septembro 1460
en Soignies (hod. en Belgio)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Okupo
Okupo komponistoverkisto • poeto • kantisto
vdr

Vivo redakti

Junaĝo redakti

Gilles Binchois estis la filo de Jean de Binch († 1425 ?) kaj ties edzino Jeanne, denaske Paulouche († 1426 ?), alte respektataj burĝoj. Li havis almenaŭ du fratojn: André, kiu postvivis lin, kaj Ernoul, kiu postlasis du filinojn. Lian unuan edukadon li ricevis en la ĉirkaŭaĵo de la kortego de Mons. Verŝajne Binchois ankaŭ sekvis edukadon al ĥorkantisto.

Kariero redakti

En decembro 1419 Binchois estas dokumentebla kiel orgenisto de la abatejo Sainte-Waudru en Mons ; tiun ĉi oficon li praktikis ĝis 1423. La 28-an de julio 1423 li pagis al la urbo Mons monsumon por la privilegio translokiĝi al Lille.

Rapide li kontaktis kun la anglaj okupantoj. Verŝajne li ekservis ĉe William de la Poles, la grafo kaj posta duko de Suffolk (1396-1450). Dokumento el la jaro 1427 raportas, ke Suffolk en 1424 post falo de ĉevalo en Parizo ordonis Binchoiz komponi la rondelon Ainsi que a la foiz m’y souvient, kaj ke Binchoiz en posta disputo kun du normanaj servistoj de Suffolk prefere subtenis la dukon de Burgonjo ol la la dukon de Gloucester. Aprile 1425 li sekvis la grafon en Henegovion. Verŝajne sur tiu ĉi periodo baziĝas la tradicia rakonto, ke Binchois junaĝe estis soldato.

Jam antaŭ 1430, verŝajne tuj antaŭ 1427, Binchois membriĝis en la burgonja kortegokapelo. Lia dunginto estis la artamatora kaj vivanta en legenda lukso Filipo la Bona, sub kies regado Burgonjo spertis kulturan florepokon. Ĉiam Binchois povis ĝui la specialan favoron de sia dunginto kaj ricevis de li sufiĉajn prebendojn.

Sian unuan kanonikan oficon li ricevis jam la 7-an de januaro 1430 ĉe Saint-Donatian, en Bruĝo. Tiuj prebendoj estis ligitaj al duonjara rezidodevo. En 1437, la duko donacis al Binchois prebendojn ĉe Sainte-Waudru en Mons ĉe Saint-Pierre en Cassel.

La sekvajn jarojn Binchois devis plenumi multajn taskojn kiel membro de la duka kapelo, en kies hierarkio li pli kaj pli supreniĝis, kaj siajn taskojn kiel kanoniko en Bruĝo. Kutime la duko vojaĝis kunprenante sian kapelon; se iel eble Binchois akompanis lin.

Ĉ. 1437 Binchois iĝis honoraria sekretario de la kortego. En junio 1437 la episkopo de Cambrai levis lin en la rangon de vicdiakono. Monaton poste Binchois, evidente sperta pri magiaj ritoj, sendis al la dukino ringon, kiu efiku kontraŭ dentodoloro.

En 1452 la duko donis al Binchois la prepostotitolon de la kolegiata abatejo Saint-Vincent en Soignies kaj kaj samtempe kanonikaton. Soignies estis konata pro sia elstara muzikflegado, ĉirilate nur komparebla nur kun Cambrai kaj Condé. En la tempo de Binchois la komponistoj Guillaume de Malbecque (Guillermus Modatoris) kaj Johannes Regis enhavis kanonikatojn ĉe la abatejo.

Kiel preposto Binchois ekzekvis ekstereklezian aŭtoritaton. Li estis devigata, resti almenaŭ 32 semajnojn en Soignies. Ekde 1453 li membris nur proforme la burgonjan kapelon, tamen ricevis salajron ĝis sia morto. Li loĝis en ludomo de la abatejo. La servistino Bellotte le Meskine kaj la juna servisto Martin lin servis.

Ĉ. la 5-a de septembro 1460 Binchois grave malsaniĝis kaj mortis la 20-an de septembro. Li postlasis konsiderindan kapitalon. Entombigita li estis en la ĥorejo de la kolegiata preĝejo. En la 18-a jarcento oni detruis lian tombon.

Influo redakti

Johannes Ockeghem komponis pri la morto de Binchois la ‘Deploration sur la mort de Binchois’, Guillaume Dufay priplendante la perdon de amiko la rondelon En triumphant de Cruel Dueil.

Krom miniaturo el 1451 neniu portreto de Binchois estas trovebla. Pankofsky en 1949 starigis la hipotezon, ke la „Bildnis des Tymotheos“ de Jan van Eyck portretus Binchois. Sed al tiu ĉi hipoteze oni obĵetas, ke la portretita ne tenas notfolion enmane. Intertempe oni vidas en tiu ĉi bildigaĵo memportreton de van Eyck.

Kion Martin le Franc en 1440 esprimis en fama pasaĝo de sia „Le champion des dames“ unuan fojon, ke Binchois ne malpli ol Guillaume Du Fay responsas por la estiĝo de nova, angle inspiriĝinta stilo, ekde Johannes Tinctoris apartenas al la baza stoko de muzikhistoriaj komprenoj. John Dunstable, Binchois kaj Guillaume Dufay estis admiritaj kiel la plej gravaj instruistoj de la sekva komponista generacio. Multan admiron altiris ĝis ĉitempe la melodia inventemo de Binchois.

Verkaro redakti

Mesfragmentoj redakti

  1. Kyrie ‘angelorum’;
  2. Kyrie ‘apostolorum’, ‘de martiribus’ aŭ ‘brevioris perfecta’;
  3. Kyrie [cunctipotens];
  4. Kyrie ‘de dominica’ aŭ ‘de beata Maria’;
  5. Kyrie ‘feriale’;
  6. Kyrie ‘in simplici die’;
  7. Gloria kaj Credo;
  8. Gloria kajCredo ‘brevioris imperfecta per medium’;
  9. Gloria ‘hominibus’ kaj Credo ‘factorem’;
  10. Gloria;
  11. Gloria;
  12. Credo;
  13. Credo ‘aversi’ oder ‘autenti triti irregularis’;
  14. Sanctus kaj Agnus;
  15. Sanctus kaj Agnus für tiefe Stimmen;
  16. Sanctus kaj Agnus [ferialie];
  17. Sanctus kaj Agnus;
  18. Sanctus;
  19. Agnus Dei.

Psalmoj kaj laŭdokantoj redakti

  1. In exitu Isreael (Psalmo 113);
  2. Magnificat primi toni;
  3. Magnificat secundi toni;
  4. Magnificat tertii toni;
  5. Magnificat [quarti toni];
  6. Magnificat sexti toni ad omnes versus;
  7. Magnificat octavi toni;
  8. Te Deum laudamus.

Malgrandaj sakralaj verkoj redakti

  1. A solis ortus cardine;
  2. Asperges me (1);
  3. Asperges me (2);
  4. Ave regina celorum;
  5. Beata nobis gaudia;
  6. Da pacem Domine;
  7. Deo gracias;
  8. Dixit sanctus Philippus;
  9. Domitor Hectoris Paride;
  10. Felix namque es;
  11. Gloria laus et honor;
  12. Inter natos mulierum (1);
  13. Inter natos mulierum (2);
  14. Nos qui vivimus;
  15. Nove cantum melodie /Tanti gaude germinis/ ... enixa meritis (por la baptofesto de la princo Anthoine de Burgonjo la 18-an de januaro 1431);
  16. ‘Passions en nouvelle maniere’ (1438, malaperinta);
  17. Quem terra pontus;
  18. Salve sancta parens (1);
  19. Salve sancta parens (2);
  20. Sancti Dei omnes;
  21. Ut queant laxis;
  22. Veneremur virginem;
  23. Veni Creator Spiritus;
  24. Vox de celo ad Anthonium.

Rondeloj redakti

  1. Adieu adieu mon joieulx souvenir;
  2. Adieu jusques je vous revoye;
  3. Adieu m’amour et ma maitresse;
  4. Adieu ma doulce...;
  5. Adieu mes tres belle amours;
  6. Ainsi que a la foiz m’y souvient;
  7. Amoureux suy et me vient toute joye;
  8. Amours et qu’as tu en pensé;
  9. Amours et souvenir de celle;
  10. Ay douloureux disant helas;
  11. Bien puist...;
  12. C’est assez pour morir de dueil;
  13. Comme femme desconfortée;
  14. De plus en plus se renouvelle;
  15. Depuis le congé que je pris;
  16. En regardent votre tres doulx mantiens;
  17. En sera il mieulx a voustre cuer;
  18. Esclave puist yl devenir;
  19. Helas que poray je plus faire;
  20. Jamais tant que je vous revoye (2);
  21. Je me recommande humblement;
  22. Je ne fai tousjours que penser;
  23. Je ne pouroye estre joyeux;
  24. Je ne vis onques le pareille;
  25. Joyeux penser et souvenir;
  26. La merchi ma dame et Amours;
  27. L’ami de ma dame ist venu;
  28. Les tres doulx jeux du viaire ma dame;
  29. Liesse m’a mandé salut;
  30. Ma léesse a changié son nom;
  31. Marguerite, fleur de valeur;
  32. Mes yeulx ont fait mon cuer porter;
  33. Mon cuer chante joyseusement;
  34. Mon doulx espoir tres desireux las;
  35. Mon seul et souverain desir;
  36. Mort en merchy;
  37. Nous vous verens bien Malebouche;
  38. Plains de plours et gemissemens;
  39. Pour prison ne pour maladie;
  40. Qui veut mesdire si mesdie;
  41. Quoy que Dangier, malebouche et leur gent;
  42. Rendre me vieng a vous sauve la vie;
  43. Se je souspire, plains et pleure;
  44. Se j’eusse un seul peu d’esperanche;
  45. Se la belle n’a le voloir;
  46. Seule esgarée de tout joyeulx plaisir;
  47. Tant plus ayme plus suy mal amé;
  48. Tout a par moy afin qu’on ne me voie;
  49. Toutes mes joyes;
  50. Tristre plaisir et douleureuse joye;
  51. Vostre alée me desplait tant;
  52. Vostre tres douls regart plaisant;
  53. [Senteksta].

Baladoj redakti

  1. Adieu mon amoureuse joye;
  2. Amours merchi de trestout mon pooir;
  3. Dueil angoisseus rage demeseurée;
  4. J’ay tant de deul que nul homs peit avoir;
  5. Je loe Amours et ma dame mercye;
  6. Ma dame que j’ayme et croy;
  7. Mesdisans m’ont cuidié desfaire.

Berĝeretoj, kombinokanzonoj redakti

Senteksta berĝereto; Filles a marier ne vous mariez (kombinokanzonoj)

Falsaj, subŝovitaj kaj dubindaj verkoj redakti

  1. Mes-ciklo kun tropigita Kyrie ‘Omnipotens Pater’;
  2. Missa ‘Pax vobis ego sum;
  3. Gloria;
  4. Gloria;
  5. Magnificat sexti toni;
  6. Alma Redemptoris mater;
  7. Beate mater;
  8. Quam pulchra es;
  9. Virgo prefulgens;
  10. Ce mois de mai;
  11. Je cuidoye estre conforté;
  12. Va tost mon amoureux desir;
  13. Dame que j’ay loingtamp servie;
  14. Esprix d’amours l’autre jour;
  15. Faisons bonne chiere et lie;
  16. Soyés loyal a vo povoir;
  17. Veuillés hoster de che dangier;
  18. Adieu ma tresbelle maistresse;
  19. Bien vienguant ma tres redoubtée;
  20. De ceste joieuse advenue;
  21. Je ne porroye plus durer;
  22. Je vous salue ma maistresse;
  23. La tresorire de bonté;
  24. L’une tresbelle l’une clere lune;
  25. Mon coeur avoec vous s’en va;
  26. Bien viegnes mon prinche gracieux;
  27. Je n’atens plus de resonfort;
  28. L’onneur de vous dame sans per;
  29. Tous desplaisir m’en sont;
  30. Va t’en mon desir gracieux.

Eksteraj ligiloj redakti