La ginostemo estas kolonforma genera organo kiu troviĝas ĉe kelkaj plantfamilioj, kiel la aristolokiacoj, orkidacoj kaj la stilidiacoj.

Detalo de la floro de Ofrio. 1: tepaloj ; 2: tepaloj ; 3: labelo - mezalobo; 4: labelo - flanklobo; 5: spekulo; 6: alpendaĵo; 7: ginostemo; 8: poleneroj

La ginostemo ekestis per la kunkresko de viraj (stamenoj) kaj inaj (karpeloj) generaj organoj de la planto. Filamento, stiluso kaj la karpelo fuziiĝis al unu strukturo.

La kunkresko de diversaj organoj ĝis unu organa tutaĵo kun propra funkcio kaj propra plua evoluo, nomiĝas sinorganizado.