Giorgio ARMANI (naskiĝis la 11-an de julio 1934 en Piacenza; vera nomo Giorgio Armani) estas itala tajloro kaj mododezajnisto, kies nomo iĝis ankaŭ simbolo kaj marko de trokostaj vestoj. Pluaj submarkoj estas Armani Collezioni, Emporio Armani, Armani Jeans kaj Armani Junior. Giorgio Armani apartenas al la plej sukcesaj kaj popularaj mododezajnistoj de la mondo. Lia apero en nigra aŭ arĝentkolora T-ĉemizo estas legenda.

Giorgio Armani
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1934 (1934-07-11) (89-jaraĝa)
en Piaĉenco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de Milano
Okupo
Okupo entreprenisto • mododezajnisto
TTT
Retejo http://www.giorgioarmani.com/index.html
vdr

Li studis kelkajn jarojn medicinon, sed forlasis tion kaj eklaboris kiel montrofenestra dekoristo, poste kiel ekspozicia aranĝisto, fine li laboris kiel modvesta aĉetisto kaj gvidanto de la vira modbutiko de la Majlanda Varovendejo La Rinascente. En la jaroj 1961-1970, li laboris sub gvido de Nino Cerruti, agadis liberprofesio ĉe Ungaro kaj Zegna. Li fondis en 1974 sian modvendejan reton por viroj; kaj por virinoj en 1975. Ekde tiam, li mem kontrolas enkondukon de subvestoj, naĝvestoj, akcesoraĵoj, infanvestoj.

La Forbes-magazino nomis lin (en 2001) la plej sukcesa dezajnisto, kiu havis en 1999 enspezon de 135 milionoj da usonaj dolaroj.

Lian internacian trarompon alportis vestado de holivudaj steluloj. Specife la vestoj por Richard Gere (Haute Couture) en la filmo de 1980 „American Gigolo“.

Hodiaŭ, liajn vestojn uzas ne nur la steluloj kiel Katie Holmes, Tom CruiseLindsay Lohan, sed ankaŭ infanoj de David kaj Victoria Beckham.

Lia vendeja reto valoras ĉ. 5 miliardojn da USD. Li ne havas infanon.