Giovanni Battista Sammartini

Giovanni Battista Sammartini (* 17001701 en Milano; † 15-a de januaro 1775 samloke) estis orgenisto, ĥordirektisto, instruisto kaj dumvive la plej grava malfrubaroka komponisto de sia hejmurbo.

Giovanni Battista Sammartini
itala komponisto
itala komponisto
Persona informo
Naskiĝo 1700 au 1701
en Milano, Italio
Morto 15-a de januaro 1775
en Milano, Italio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Duklando de Milano
Familio
Patro Alexis Saint-Martin
Frat(in)o Giuseppe Sammartini
Okupo
Okupo komponistoorgenistodirigento • muzikologo • muzikinstruisto • kapelmajstro
vdr

Vivo redakti

En sia frua periodo li konmponis muzikon por liturgia uzo. Li estis kapelestro ĉe pluraj preĝejoj de Milano kaj influis per sia stilo Christoph Willibald Gluck, kiun li instruis ekde 1736 ĝis 1741. Fine de sia vivo, en la jaroj 1770 kaj 1771 li aŭskultis la koncertojn de Wolfgang Amadeus Mozart en Milano ĉe ties unua vojaĝo tra Italio je ties provo, trovi daŭran dungitecon en Milano.

Ofte oni intermiksas lin kun sia frato Giuseppe (1695-1750), ankaŭ produktema komponisto, kies nomo havas la samajn komencliterojn.

Lia graveco redakti

Sammartini estis produktema komponisto de operoj, simfonioj (pli ol sepdek), konĉertoj kaj ĉambromuziko. Liaj simfonioj indikas la komenzojn de ŝanĝo ekde overturo simpla kaj mallonga al nova seriozeco kaj tema disvolviĝo, kio aŭguras la verkarojn de komponistoj kiel Haydn kaj Mozart. Krome li verkis, eklezian muzikon, tri operojn, sonatojn, arĉinstrumentkvartetojn kaj arĉinstrumentkvintetojn.

La verkoj de Sammartini en libraj resp. sonregistraj eldonoj aŭ estas numerita de li mem opusnumero aŭ per J-C numeroj laŭ Jenkins-Churgin katalogo. Newell Jenkins la unuan fojon eldonis kelkajn el la verkoj de Sammartini inkluzive de magnifikato (li ankaŭ eldonis verkojn de Vivaldi, Paisiello kaj Boccherini kaj aliaj).

Elekto de liaj verkoj redakti

  • Operoj:
    • Memet, triakta drama
  • Sonatas:
    • Por orgeno
    • Por violonĉelo
    • Por violono
    • Por fluto
    • Triosonatoj (ekz. por fluto, violono kaj figurita baso)
  • Konĉertoj:
    • Por violonĉelo and piccolo
    • Por fluto
    • Por violono
  • Symphonies:
    • 70 aŭ pli

Fontoj kaj Literaturo redakti

  • Churgin, Bathia y Jenkins, Newell. Thematic Catalog of the Works of Giovanni Sammartini: Orchestral and Vocal Music. Cambridge: publicado por la American Musicological Society (Harvard University Press, 1976). ISBN 0674877357.
  • Cattoretti, Anna, ed., Giovanni Battista Sammartini and his musical environment, Brepols, Turnhout, 2004. ISBN 2-503-51233-x.