Giovanni Bernardino Nanino

Giovanni Bernardino Nanino (ĉ.15601623) estis itala komponisto, instruisto kaj kantinstruisto dum la malfrua renesanca kaj frua baroka epokoj kaj estra membro de la Roma Skolo. Li estis la pli juna frato de la iom pli influa komponisto Giovanni Maria Nanino.

Giovanni Bernardino Nanino
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1559 (1559-11-30)
en Vallerano
Morto 1-an de januaro 1623 (1623-01-01) (63-jaraĝa)
en Vallerano
Familio
Frat(in)o Giovanni Maria Nanino
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Naskiĝinte en Vallerano, li unue iĝis knabosoprano en la loka katedralo, ĝuste kiel sia frato. Lia unua posteno eble estis tiu de maestro di cappella [kapelmajstro] ĉe Santa Maria dei Monti en la jaro 1588. Kun certeco konate estas, ke li akiris la postenon de maestro di cappella ĉe la preĝejo San Luigi dei Francesi en Romo en la jaro 1591, post kiam lia frato aliĝis la papan ĥoron. La du fratoj tamen loĝis kune en domo, kiun posedis la eklezio, kaj engaĝiĝis parton de ilia tempo por eduki ĥorknabojn. Sekvante la vokitecon al San Luigi dei Francesi, li estis ligita al Kardinalo Montalto, riĉa kaj influhava patrono de arto kaj muziko, kaj eble li deĵori kiel instruisto, komponisto kaj arkivisto por la Kardinalo en la preĝejo Sankta Lorenco en Damaso.

Verkoj redakti

La muziko de Nanino el la 1580-aj kaj 1590-aj jaroj estas konservema laŭ esprimmaniero, evitanta la eksperimentemajn tendencojn de lia frato kaj de Marenzio, preferanta anstataŭe apliki la teknikon kaj esprimivan stilon de la pli fruaj Romaj komponistoj kiel Palestrina. Post ĉ. 1610 li enprenis la teknikon de la baso kontinua en siajn sakralajn verkojn — apenaŭ konservema tendenco — kaj, karakterize, io kion lia frato neniam. Multaj el siaj fruaj komponaĵoj estas profanaj (kiel ekz. madrigalo), sed li publikis plurajn librojn da motetoj post 1610, post kiam mortintis lia frato. Estas alloge speculacii, ke ĉiam kiam li skribis muzikon de la sama formato kiel tiu de sia frato, li elektis kontraŭajn stilrimedoj, kaj post la morto de sia frato li tujtuje alprenis la progreseman stilon de sia epoko, jen uzante ĝin en samaj formoj, kiujn lia frato estis uzinta pli konserveme.

Fontoj kaj bibliografio redakti

  • “Giovanni Bernardino Nanino”, The New Grove Dictionary of Music and Musicians. Londono: Macmillan Publishers. ISBN 1-56159-174-2.