Giovanni de Macque

Giovanni de Macque (Jean de Macque) (?1548-1550 – septembro 1614) estis francoflandra komponisto de la malfrua renesanco kaj frua baroko, kiu pasigis plejparton de sia tuta vivo en Italio. Li estis unu el la plej famaj komponistoj de la malfrua 16-a jarcento en Napolo; kelkaj eksperimentoj pri kromatikismo verŝajne estas influataj de Gesualdo, kiu estis unu el liaj partneroj.

Giovanni de Macque
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1550 (1550-01-01)
en Valenciennes
Morto 1-an de septembro 1614 (1614-09-01) (64-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Macque naskiĝis en Valenciennes, sed junaĝe li translokiĝis al Vieno, kie li kantis kiel ĥorknabo kaj kie li studis ĉe Philippe de Monte, renoma komponisto de madrigaloj. Kiam lia voĉo ŝanxiĝis fine de 1563 — la ununura indiko pri lia naskiĝdato — li forlasis la ĥoron eniĝante jezuitan kolegio, kaj kelktempon antaŭ 1574 li translokiĝis al Romo, kie li laboris kiel komponisto kaj orgenisto; li publikis sian unuan libron da madrigaloj en 1576 (en Venecio, kiu havis pli aktivajn publikejojn). en Romo li trafis sur Marenzio, kaj lia frua libro da seriozaj madrigaloj montras influon de Marenzio.

Macque iris al Napolo ĉ. 1585, kie li famiĝis kiel estro de la Napola Skolo. Lia unua okupo tie estis en la mastrumaĵo de Gesualdo, posteno kiun li tenis ĝis majo 1590 (mallonge antaŭ ol Gesualdo murdis: vd. Carlo Gesualdo). Pluraj el siaj verkoj estas dediĉita al Gesualdo samkiel al la aliaj membroj de la nobela mastrumaĵo: Cesare d'Avalos, patro de la edzino murdota de Carlo samkiel Fabrizio, la patro de Carlo. Pli poste en 1590 tamen li iĝis orgenisto ĉe Santa Casa dell'Annunziata en Napolo kaj en 1594 orgenisto ĉe la hispana vicreĝo (tiama Napolo estis hispana posedaĵo); en 1599 li iĝis kapelmajstro ĉe lia kapelo. Kiel maestro di cappella li instruis multajn el la postaj Napolaj komponistoj inkluzive Luigi Rossi.

Muziko kaj influo redakti

De Macque estis produktema madrigalisto, kiu publikis 12 apartajn librojn da madrigaloj, kvankam la nombrado estas konfuziga – ekz. la Primo libro de madrigali por ses voĉoj, datiĝas de 1576 en Venecio, dum kiam alia Primo libro de madrigali por kvar voĉoj datiĝas de 1587. Post 1585, kiam li iris al Napolo, lia muziko ŝanĝigixs de la konservema Roma stilo al pli progresema Napola; eble li ekrenumerigis siajn publikaĵojn baze de sia stila ŝanĝo. Liaj fruaj kaj malfruaj madrigaloj inkludas leĝeran kaj seriozan muzikon kaj ofte postulas virtuozan kantlertecon; verŝajne kelkaj el tiuj ĉi pecoj estis intencataj por prezentado per la concerto di donne, la tri virtuozaj kantistinoj ĉe la duka kortego de Este en Ferrara, kiu havis fortajn muzikajn ligojn al Napolo dum la 1590-aj jaroj.

Post 1599 lia muziko denove ŝanĝis stile; Macque ekeksperimentis per kromatikismo de la maniero trovita en la madrigaloj de Gesualdo. Plej verŝajne la nobelulo influis Macque, sed eblas ke kelka influo iris alian vojon, ĉar datado de la unuopaj komponaĵoj de Gesualdo estas malfacila pro lia publikado de siaj verkoj en larĝaj blokoj kelkajn apartajn jarojn. Kelkaj el la madrigaloj, kiujn Macque verkis post 1599, inkludas "malpermesatajn" melodiajn intervalojn (kiel ekz. septimoj), akordojn komplete ekster la renesanca modala universo (ekz. F# major) kaj melodiajn pasaĝojn en sinsekvaj kromatikaj duontonoj.

Krom je madrigaloj li estis produktema komponisto de instrumenta muziko, kiu skribis kanzonojn, riĉerkarojn, kapriĉojn kaj multnombrajn pecojn por orgeno. Kelkaj el siaj komponaĵoj estas eksterordinare harmonie progresemaj kaj kompareblaj kun la voĉkanta muziko de Gesualdo: la Consonanze stravaganti (ekzakta dato nekonate, eble frua 17-a jarcento) estas speciale bona ekzemplo. Vd. Grout (1) por vasta ekzemplo de tiu ĉi komponaĵo.

Macque ankaŭ skribis sakralan muzikon inkluzive libron da motetoj por kvin ĝis ok voĉoj, litaniojn, laudi spirituali kaj kontrafakturajn motetojn (motetoj kun origine alia tekso, provizitaj de nova teksto).

Fontoj kaj plua legaĵo redakti

  • W. Richard Shindle, "Giovanni de Macque", en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. Stanley Sadie. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • W. Richard Shindle, "Giovanni de Macque", Grove Music Online eld. L. Macy (akceso 18-a de februaro 2005), (subscription access)Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine Notu: tiu ĉi artikolo enhavas kelkajn novajn informojn ne inkluditajn en la samaŭtora artikolo de 1980 ĉe New Grove.
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4
  • (1) Donald Jay Grout, A History of Western Music. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1980. ISBN 0-393-95136-7

Eksteraj ligiloj redakti

  • Senkostaj muzikaĵoj fare de Giovanni de Macque en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")