Girlando
Girlando estas ornama kunplektaĵo el floroj kaj folioj, en formo de kurba ĉeno. (ReVo)
Laŭ Francisko Azorín girlando estas Florĉeno. Kunplektaĵo de floroj k. folioj en formo de ŝnuro por ĉirkaŭi kapon, foston. Ornamaĵo ĝin imitanta.[1] Li indikas etimologion el antikva germana wiara (diademo, krono) kaj de tie la latina guirlanda,[2] kaj li aldonas terminon girlandi, por ornami ion per girnaldo.[3]
Simbolo redakti
En la greka kaj romia mondo girlando simbolas abundon.
Historio redakti
Girlandoj troviĝas en preskaŭ ĉiuj artgenroj. Ekde la 4-a jarcento a.K. en la antikva Grekio ĝi estas kutima ornamaĵo arkitektura. Ankaŭ en la romia arkitekturo kaj murpentraĵoj oni ofte renkontas ilin. Ornamaĵoj de vazoj kaj tomboj montras ankoraŭ nuntempe girlandojn. Ofte uzita planto estas laŭro, sed ankaŭ kverkofolioj, vitoj aŭ fruktoj kaj floroj oftas.
Girlandoj troviĝas ankaŭ ĉe mebloj (tabloj, benkoj) kaj kurtenoj. Dum la 18-a kaj 19-a jarcento ili estis preskaŭ deviga parto de la loĝejo.
Hodiaŭ redakti
Girlandoj nuntempe ekzistas ankaŭ el papero, plasto, ... Oni uzas ilin por ornami festoĉambrojn dum naskiĝdatrevenfestoj, kristnasko, karnavalo, ...
Bildoj redakti
-
la framo de dompordo ornamita kun girlando
-
girlando ĉe kristnaska arbo
-
lumgirlando en Vieno, Graben (silvestro 2010)
-
dekoracio de popola festo en Moncarapacho, Portugalujo
Notoj redakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 82.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Azorín, samloke.