Gisela Kallenbach

germana politikistino

Gisela Kallenbach (naskiĝis la 28-an de marto 1944 en Soldin) estas germana politikistino. Ŝi membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties nacia branĉo Bündnis 90/Die Grünen, origine en la orientgermana branĉo Bündnis 90, kiu estis ligo de multaj civitanaj iniciatoj kiuj kune faligis la komunisman ŝtaton GDR. Dum la oficperiodo 2004 ĝis 2009, Gisela Kallenbach estis membro de la Eŭropa Parlamento kaj apartenis al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).

Gisela Kallenbach
Persona informo
Gisela Kallenbach
Naskiĝo 28-an de marto 1944 (1944-03-28) (80-jaraĝa)
en Myślibórz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Alianco '90/La Verduloj vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloDresdeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr