Gisele Caroline Bündchen[1][2] (Horizontina, Rio Grande do Sul, Brazilo, 20-an de julio 1980) estas brazila mondkonata manekeno. Ŝi estas precipe konata, ĉar ŝi estris longtempa amatino de Leonardo DiCaprio.

Gisele Bündchen
Persona informo
Naskonomo Gisele Caroline Bündchen
Naskiĝo 20-an de julio 1980 (1980-07-20) (43-jaraĝa)
en Horizontina
Religio katolikismo vd
Etno German Brazilians vd
Lingvoj brazilportugalaanglafrancahispanagermana vd
Loĝloko Nov-JorkoSan-PaŭloKembriĝoLos-AnĝelesoPorto-AlegroBostono vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Subskribo Gisele Bündchen
Familio
Edz(in)o Tom Brady vd
Amkunulo Leonardo DiCaprio • Tom Brady vd
Infanoj Vivian Lake Brady • Benjamin Rein Brady vd
Profesio
Okupo modelo • mediprotektulo • verkistoaktoroentreprenisto • runway model • modmanekeno vd
Aktiva dum 1995–2015 vd
Verkado
Verkoj Taxi ❦
The Devil Wears Prada vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
2010

Biografio redakti

Ŝia patrino estas banka oficisto, ŝia patro universitata instruisto. Inter ŝiaj prauloj estis germanoj, ŝia nomo estas germandevena, sed ŝi ne lernis la germanan lingvon.

Ŝi komencis modelkarieron en 1993, kiam en aĝo de 13 jaroj komencis viziti manekenan kurson kun siaj pli junaj fratinoj. La instruisto kunportis ŝin - kun aliaj junuliinoj - en la sekva jaro al Sao Paulo, por ke taksu ilin kelkaj agentoj. Oni elektis ŝin al konkurso Elit Look of The Year, kie ŝi atingis la duan lokon (post Claudia Menezes), poste la 4-an lokon en la monda konkurso.

Ŝi translokiĝis en 1996 al Novjorko, por eki la modelan karieron. Ŝia unua grava laboro estis la kovrilpaĝa junulino de Vogue en 1999 kaj dufoje en la posta tempo. Tio alportis por ŝi grandan konatecon.

En aŭtuno de 2000 aperis kiel kvara manekeno sur la kovrilpaĝo de magazino Rolling Stone. Ŝi plu aperis en diversaj magazinoj kiel Elle, Allure, Vogue, Arena, GQ, Marie Claire kaj Exquire; sur kovrilpaĝoj de Time, Vanity Fair, Forbes, Newsweek, Veja.

Ŝi laboris interalie kun fotistoj Annie Leibovitz, Peter Lindbergh, Mario Testino, Steven Meisel, Nick Knight.

Ŝi estis reklama vango inter aliaj de Christian Dior, Givenchy, Lanvin, Louis Vuitton, Victoria's Secret, Apple Computer.

La magazino Forbes taksis ŝin en 2006, 2007, 2008, 2009 la plej multon enspezanta manekeno.

Filmoj redakti

Persona vivo redakti

Ŝi formis amparon kun Leonardo DiCaprio (2000-2005). Ŝia edzo estas Tom Brady, ilia komuna filo naskiĝis en decembro de 2009, ilia filino en decembro de 2012.

Referencoj redakti