Gisto aŭ gistofungo estas unuĉelula fungo el la sekcio de askomicetoj (Ascomycetes), uzata en la pano- kaj bieroproduktado. La generado okazas aŭ sensekse tra ĝermado, dividiĝo aŭ tra seksa generado per askoestigo kun askosporoj.

Saccharomyces cerevisiae vidita de mikroskopo

Gisto estas fakultativa anaerobo: tio signifas, ke ĝi povas sen oksigeno kreski, plimultiĝi kaj fermenti. Se oksigeno alvenas, la fermentado haltas, bakterioj plimultiĝas, okazas putrado. Dum la fermentado kun malmulta (!) aŭ sen oksigeno estiĝas karbonata acido kaj (normalokaze) etilalkoholo. Ĉe la "malpuraĵoj" le la fermentinda likvaĵo estiĝas metanolo (morte veneniga). Se okazas putrado pro ĉeesto de oksigeno, la bakterioj helpas estiĝon de vinagroacido.

kelkaj specioj redakti

Saccharomyces cerevisiae
(fornogisto, sinonimo: biergisto, bakista gisto) estis unuafoje izolita en 1888 far Emil Christian Hansen. En la komerco aperas la seka fornogisto.
Saccharomyces uvarum kaj Saccharomyces carlsbergensis
tiuj ĉi specioj fermentas plimulton de la sukertipoj, ankaŭ ĉe malalta temperaturo. Ili uzatas por fermentado bieroj.
Candida utilis
ĝi rolas en la produkto de kefiro.
Saccharomyces boulardii
uzatas kontraŭ laksado

vidu ankaŭ redakti

retpaĝoj redakti