Giubiasco (komunumaro)


La komunumaro Giubiasco estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Belinzono. Ĝi havis 16903 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Giubiasco.

Komunumaro Giubiasco
Blazono de la komunumaro Giubiasco
Giubiasco
Mapo de la komunumaro Giubiasco
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Ĉefloko Giubiasco
Koordinatoj  46° 10′ N 9° 0′ O / 46.167 °N, 9.000 °O / 46.167; 9.000 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ N 9° 0′ O / 46.167 °N, 9.000 °O / 46.167; 9.000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 16903 (2011-12-31)
Areo 84,10 km²
Loĝantardenseco 201,0 loĝantoj/km²

Geografio redakti

La komunumaro Giubiasco situas sude de la kantonĉefurbo Belinzono. Ĝian nordokcidentan limon formas la rivero Tiĉino, ĝian orientan parto formas la valo de la rivero Morobbia, kiu alfluas al Tiĉino, dum ĝia suda parto estas senakvigita de la rivereto Vedeggio al la Lago de Lugano.

Trafiko redakti

En la komunumaro Giubiasco situas la montpasejo Monte Ceneri, kiu disigas la sudan kantonparton kun la urbo Lugano de la norda kantonparto kun la valo de Leventina, Belinzono, Magadina-ebenaĵo kaj Locarno. Tra la pasejo kondukas la fervojlinio de Belinzono al Lugano, la svisa aŭtovojo A2 kaj la kantona ĉefvojo n-ro 2. Estas nuntempe konstruata fervoja tunelo sub Monte Ceneri kiel sekvo de la Gotardo-bazotunelo.

Komunumoj de la komunumaro Giubiasco redakti

La komunumaro Giubiasco konsistas (stato en 2013) el 7 komunumoj, el kiuj Giubiasco estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Cadenazzo 2401 8.5 5003
  Camorino 2697 8.3 5004
  Giubiasco 8364 6.2 5005
  Isone 384 12.9 5009
  Pianezzo 579 8.0 5014
  Sant'Antonino 2264 6.6 5017
  Sant'Antonio 214 33.6 5028
Totale 7 16903 84,1 -


Eksteraj ligiloj redakti