Giuliano da Empoli

Giuliano da EMPOLI (naskiĝis en 1973 en Neuilly-sur-Seine). Li estas itala kaj svisa verkisto kaj politika konsilisto. Li estas la prezidanto de Volto, pensfabriko bazita en Milano, kaj instruas al Universitato Sciences-Po Parizo.

Giuliano da Empoli
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1973 (1973-08-27) (50-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Lingvoj italafranca vd
Ŝtataneco ItalioSvislandoFrancio vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Parencoj Attilio da Empoli vd
Profesio
Okupo verkisto de nefikcio • eseisto • ĵurnalistopolitikisto • politikologo • verkisto vd
Laborkampo politika scienco • literary activity • eseo vd
Verkado
Verkoj The Wizard of the Kremlin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Giuliano da Empoli naskiĝis en 1973 en Neuilly kaj kreskis en pluraj eŭropaj landoj. Lia patro, Antonio da Empoli, estis viktimo de terorisma atenco en Romo en 1986.

Li diplomiĝis en juro en la universitato La Sapienza en Romo kaj en politikaj sciencoj de la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo.

Eksa adjunkto de la urbestro de Florenco[1]pri kulturo, li estis la politika konsilisto de la Ĉefministro de la Itala Respubliko Matteo Renzi[2].[3]

Li same estis membro de la administrad-konsilio de la Bienalo de Venecio.

De 2006 ĝis 2008, li estis la konsilisto de la ministro pri kulturo kaj itala vicĉefministro Francesco Rutelli.

Li estas membro de la Fondaĵo Italio-Usono.[4]

En 2016, li fondis la pensfabrikon "Volta" en Milano, membro de la ĝenerala reto Progress.[5][6][7]

Verkisto kaj ĵurnalisto redakti

Ekde 1996, li publikigas regule artikolojn en la ĉefaj italaj ĵurnaloj, inter kiuj Il Corriere della Sera, La Repubblica, Il Sole 24 Ore kaj Il Riformista.

Estante 22 jaraĝa, li publikigis sian unuan libron "Granda estonteco antaùe de ni" pri la malfacilaĵoj renkontitaj de la italaj junuloj.[8] Tiu eldono tre animis la nacian debaton en Italio kaj premis la ĵurnalon La Stampa nomi lin "Viro de la jaro".

De tiam, li publikigis multnombrajn aliajn librojn kiuj analizas la sociajn moveblecojn, la sociajn ŝanĝojn, kaj la trafon de la nova ekonomio kaj ĝiajn efektojn en politiko.

Verkoj redakti

  • Grandulino futuro dietro di noi, (Granda estonteco antaue de ni ) Marsilio, 1996
  • La guerra del talento,( la milito de talento ) Marsilio, 2000 ( )
  • Overdose (Superdozo), Marsilio, 2002 ( )
Pri la troinformado
  • Fuori controllo,( Ekster kontrolo) Marsilio, 2004 ( )
  • La sindrome di Meucci, Marsilio, 2005 ( )
Pri la kreemaj industrioj en Italio
  • Canton Express, Einaudi, 2008 ( )
  • Obama. La politica nell'era di Facebook, Marsilio, 2008 ( )
  • Contro gli specialisti, Marsilio, 2013 ( )
  • La prova del potere, Mondadori, 2015 ( )
  • La florentin, Grasset, 2016 ( )
  • La rabbia e l'algoritmo, Marsilio, 2017 ( )
  • Les ingénieurs du chaos (La inĝenieroj de la kaoso), JC Lattès, 2019 ( )
  • Le mage du Kremlin,(la mago de Kremlino) 2022, Éd. Gallimard, ( 2072958164)[N 1].

Referencoj redakti

  1. archivio corriere
  2. [1]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-10-05. Alirita 2022-05-31.
  4. Italia USA
  5. [2][rompita ligilo]
  6. [3]
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-17. Alirita 2022-05-31.
  8. [4]