Giuseppe FARINA ([ĜuZEPpe FaRIna], (Nino) ; naskiĝis la 30-an de oktobro 1906 en Torino, mortis la 30-an de junio 1966 en Chambéry) estis itala aŭtosportisto kaj piloto de Formulo 1.

Giuseppe Farina
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1906 (1906-10-30)
en Torino
Morto 30-an de junio 1966 (1966-06-30) (59-jaraĝa)
en Chambéry
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Monumenta Tombejo de Torino
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo aŭtosportisto • piloto de F1
vdr
GiuseppeFarina.jpg
GiuseppeFarina

"Nina" Farina estis doktoro pri ekonomiko kaj nevo de la mondfama aŭto-dezajnisto Battista Farina (Pininfarina). Li ekis sian karieron en 1933 kun aŭto de firmao Alfa Romeo; en 1936 li fariĝis membro de la Alfa-Romeo-teamo. Kontraŭ la fortaj konkurantaj de Mercedes-Benz kaj Auto-Union li ne akiris Grandajn Premiojn, sed li venkis en kelkaj konkursoj de pli malfortaj aŭtoj (france voiturettes).

Post la dua mondmilito li konkursis per privata Maserati kaj venkis en la Granda Premio de Monako 1948. Ekde 1950 li, Luigi Fagioli kaj Juan Manuel Fangio membris en la teamo de Alfa Romeo; oni parolis pri la teamo de la tri grandaj F-oj. En 1950 li fariĝis la unua ĉampiono de la (tiam nova) Formulo 1. La lastan fojon li venkis en la Granda Premio de Germanio en 1953, havante 47 jarojn. En 1956 li finis sian karieron. Poste li laboris kiel aŭto-vendisto, kiel stir-instruisto kaj kiel aŭto-dezajnisto ĉe sia onklo.

Li mortis pro kolizio kun masto apud publika strato.

Eksteraj ligiloj redakti