Giuseppe Giusti ([Ĝuseppe Ĝusti] ; naskiĝis la 12-an de majo 1809 en Monsummano Terme, mortis en 1850 en Florenco) estis itala poeto

Giuseppe Giusti
Persona informo
NomoGiuseppe Giusti
Dato de naskiĝo12-a de majo 1809
NaskiĝlokoMonsummano Terme
Dato de morto31 1850
MortolokoFlorenco
Aĝo je morto40
Okupoj kaj profesioj
Okupopoeto
Geografio
ŜtatoItalio
EtnecoItaloj [+]
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estis konata pro la spritaj, satiraj poeziaĵoj verkitaj dum la periodo de la itala "Risorgimento" (nacia releviĝo).

Vivo redakti

Giusti naskiĝis en Monsummano Terme apud Pistojo (Toskanio) en 1809, en riĉa familio de bienposedantoj. Li studis en Florenco, Luko kaj Pizo, kie li magistriĝis pri juro en 1834. Li ja studis, sed pli ol la studado li ŝatis sin amuzi, festeni, spekti teatraĵojn kaj multe ŝerci. Li ankaŭ komencis verki poeziaĵojn, ekzemple La ghigliottina a vapore (La vaporgilotino), kiun li verkis en 1833.

Post la universitato, li revenis al Florenco, kie li daŭre verkis satirajn poeziaĵojn ĉefe pri politikaj temoj. Tiuj verkoj estis foje anonimaj, kiel Dies irae, kiun li verkis en 1835 okaze de la morto de Francisko la 2-a, kaj foje nur manu skribitaj kaj ne presitaj. Nu en 1844 estis eldonita la unua kolekto de liaj poeziaĵoj (Versi, t.e. "Versaĵoj"); pluaj kolektoj estis eldonitaj en la postaj jaroj.

En 1848 Giusti estis elektita deputito en la Toskana Parlamento.

Li mortis en 1850 pro tuberkulozo.

Verkoj redakti

Aparte konata precipe la poeziaĵo Sant’Ambrogio (“Sankta Ambrozo”), kaj ampleksa komentita kolekto de toskanaj proverboj, kiu utilis kiel ekzemplo por la postaj studoj pri tiu fako.

La poeziaĵo “Sant’Ambrogio” (kiu naskis en la itala plurajn dirmanierojn) povas esti legata esperante en la Itala Antologio, paĝoj 364-367,

Pli malfacile estas trovi la esperantan tradukon de I più tirano i meno ("La pli multaj tiras la malpli multajn"), kies versio en Esperanto (“Plimulto kaj malplimulto”), de Alessandro Mazzolini, estis publikigita nur en “Literatura mondo” 1937-164.

Kuriozaĵo redakti

Epigramo de Giusti, en Esperanta versio de la itala pioniro Daniele Marignoni, estas verŝajne la unua ekzemplo de itala beletraĵo en la Internacia Lingvo: ĝi aperis, ja, en la gazeto “La scintilla” de Venecio la 18-an de majo 1890:

Il fare un libro è meno che niente,
se il libro fatto non rifà la gente!
Malpl’ ol nenion verkante vi faras,
se via verko ne homojn refaras!