Givat Brenner

Givat Brenner (hebree גבעת ברנר) estas unu el la plej grandaj kibucoj de Israelo, kun ĉ. 1400 loĝantoj, ĉe Reĥovot, sude de Tel Aviv.

Givat Brenner
setlejokibuco
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 694  (2021) [+]
Loĝdenso 345 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 52′ N, 34° 48′ O (mapo)31.86444444444434.800277777778Koordinatoj: 31° 52′ N, 34° 48′ O (mapo) [+]
Alto 58 m [+]
Areo 7,8 km² ( 780 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Givat Brenner (Israelo)
Givat Brenner (Israelo)
DEC
Givat Brenner
Givat Brenner
Situo de Givat Brenner

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Givat Brenner [+]
vdr
En jaro 1934
Manĝa ladskatoliga fabriko, Givat Brenner, 1939

Givat Brenner estis fondita en 1928 fare de junaj homoj el Rusio kaj Pollando, sur tereno de la Jewish Agency kaj estis nomata post la ukraini-devena verkisto Josef Ĥaim Brenner, kiu estis murdita en 1921. La grupo konsistis komence el 33 personoj kun propraj tendoj kaj organizis sin laŭ socialistaj principoj. Baldaŭ alvenis judoj el Latvio kaj okcidenta Eŭropo kaj la komunumo ekfloris per fruktoĝardeno, konzerva fabriko, produktado de akvumaj ekipaĵoj, mebloj. Oni establis lernejojn kaj aliajn komunejojn.

La komunumo dividiĝis en 1952 kaj parto de ili fondis la kibucon Necer Sereni. Tio okazis pro opinia distanco al la Sovetunio.

La verkisto Amos Oz instruis tie; la israela generalo Jicak Sadeh estas entombigita tie.

Eksteraj ligiloj redakti