Glaĉerfendo estas fendeca malfermo en la glaĉersurfaco, kiu povas esti danĝero por la montegirantoj, antaŭ ĉio, se ĝi estas kovrita per neĝo kaj do ne videbla. Glaĉerfendoj en multaj okazoj estas videblaj nur somere, kiam ili ne havas neĝokovrilon.

Glaĉerfendo
Glaĉerfendo kun neĝoponto en la Vallée Blanche

Estiĝo de glaĉerfendo redakti

Glaĉerfendoj estiĝas, kiam la regula fluo de glacirivero estas malhelpata aŭ disturbata. Tio povas havi diversajn kialojn:

  • Obstaklo kiel ekzemple roko leviĝanta sub la glacio
  • Malsama deklivo sub la glacio, ekzemple se glacirivero transiras de relative ebena valo al forta deklivo
  • Kunfluejo de diversaj glaciriveroj
  • Malsamaj flurapidecoj interne de glacirivero

Specoj de glaĉerfendoj redakti

Oni distingas diversajn specojn de glaĉerfendoj, kiuj sin distingas

  • Transversa fendo estas fendo, kiu, kiel ĝis nomo indikas, havas transversan direkton al la fludirekto de la glaĉero. Transversaj glaĉeroj ĉefe estiĝas, kiam la deklivo de la glaĉrivero altiĝas.
  • Laŭlonga fendo estas fendo, kies direkto estas paralela al la fludirekto de la glacirivero. Ili ĉefe estiĝas, se la valo, en kiu fluas la glacrivero larĝiĝas, kaj tiel estiĝas pli da spaco por la glaĉerlango. Kiam laŭlongaj fendoj kaj transversaj fendoj kruciĝas povas estiĝi fendokrado.
  • Marĝenfendo (ne miksu kun marĝenspaco) [tio estas spaco inter la roko kaj la glaĉerglacio ĉe la margeno de la glaĉero, germane Randkluft], kaj glacio-glaĉerspaco [tio estas spaco inter firma glacikampoj kaj fluanta glacio, precipe ĉe la komenco de glaĉerrivero, germane Bergschrund] ) estas fendo ĉe la marĝeno de glaĉero, kies direkto estas plej ofte oblikva al la centro de la glaĉero. Marĝenfendoj estiĝas ĉefe en zonoj, kie ekzistas malsamaj flurapidecoj interne de glaĉerrivero.

Glaĉerfendo kiel alpinisma danĝero redakti

Kiam la glaĉero puras, do ne estas kovrita de neĝo, glaĉerfendo ne estas granda danĝero, ĉar oni ilin bone vidas, kaj povas ilin ĉirkaŭiri. Danĝeras neĝokovritaj fendoj, precipe transversaj fendoj ĉe transiro de dekliva al maldekliva regiono, kiuj ĉe la glaĉersurfaco mallarĝas sed profunde en la glaĉero fariĝas pli kaj pli larĝaj. Se la neĝokovrilo freŝas, la danĝero evidentas. Ĉe kovrilo de malfreŝa neĝo, la danĝero ofte dependas de la tagotemperaturo. Dum malvarmas tiuj neĝopontoj povas esti duraj kaj fortaj, kaj tiam eblas ilin transiri, sen ke ili frakasiĝas. Kiam varmiĝas, tiuj neĝopontoj moliĝas, kaj subite sub la pezo de alpinisto frakasiĝas. Eblas foje rekoni tiajn fendojn, ĉar la neĝokovrilo havas super la fendo platan kavaĵon. Risko tamen estas, ke la fendo estas multe pli larĝa aŭ longa ol tiu kavaĵo, kaj tiam la alpinisto estas eĉ en danĝero, kiam li kredas, ke li ĉirkaŭiras la fendon. Sur danĝeraj glaĉeroj tial estas rekomendinda, ke ŝnurkameradoj marŝu en relative granda distanco unu de la alia, ke ili estu bone ligitaj. La danĝero ke neĝotavolo sur glaĉerfendo rompiĝas malgrandiĝas, kiam la alpinistoj portas neĝoŝuojn aŭ skiojn, ĉar la surfaco, sur kiu ilia pezo dividiĝas fariĝas pli granda.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti