Gladio (el la latina vorto gladius = glavo) estis nomo de sekreta operacio de NATO kaj CIA dum la malvarma milito. Oni trejnis precipe en Italio, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj dormantajn agentojn, kiuj okaze de komunista okupo de la lando fare de la Varsovia Kontrakto efektivigu gerilooperaciojn kaj sabotadon.

Emblemo de "Gladio"

La celo de la ĉeloj estis malfortigi la maldekstrajn fortojn en paca tempo, tiel malebligante la komunistan enpotenciĝon.

En Londono aperis libro pri la afero en januaro de 2005, ĉe eldonejo Frank Cass: Dr. Daniel Ganser NATO’s Secret Armies. Operation Gladio and Terrorism in Western Europe.

La ekziston de la sekretaj armeoj konfesis unuafoje la tiama itala ĉefministro Giulio Andreotti la 3-an de aŭgusto de 1990 antaŭ parlamenta esplora komisiono. Andreotti konfesis, ke oni kaŝis la sekretan armeon sub SISML, departemento de la itala armea sekretservo.

Samjare, la 7-an de novembro, usona generalo John Galvin parolis kun ĉeesto de ĉefsekretario Manfred Wörner antaŭ la ambasadoroj de la amikaj landoj. "Konsidere, ke tio estas sekreta organizo, mi ne atendas multajn respondojn tiurilate" - elparolis sennome tiama gvida NATO-diplomato, rimarkinte: “Se ekzistis rilatoj al terorgrupoj, tiam oni kaŝas ĉiun informon tre profunde".

Literaturo redakti

  • Leo A. Müller, Werner Raith (eldonanto) Gladio, das Erbe des Kalten Krieges. Der NATO- Geheimbund und seine deutschen Vorläufer., Rowohlt 1991, ISBN 3-499-12993-0
  • Daniele Ganser : Natos Secret Armies: Operation Gladio and Terrorism in Western Europe, ISBN 0-7146-8500-3.

Eksteraj ligiloj redakti