Glataj muskoloj, aŭ visceraj muskoloj[1], troviĝas en la homa korpo ĉefe ĉe la kavaj organoj kiel sanga kaj limfa angio. Ĝi konsistas el glataj fibroj. Kompare kun la stria muskolo, ĝi kapablas malpli forte kun tiriĝi, sed dum pli longa tempo. La movo de glata muskolaro estas sen intenca volo.

Aspekto kaj konstruo redakti

La glata muskolhisto organiziĝas en faskoj de la ŝpindelformaj glataj muskolĉeloj. Tiuj ĉeloj estas longaj inter 5 kaj 800 mikrometroj (en la utero de gravedino) kaj de 3 ĝis 10 mikrometrojn larĝaj. Ties ĉelkernoj estas longecaj kaj situas ĉelmeze. La kuntiriĝo de la ĉeloj okazas same kiel ĉe aliaj muskoltipoj, tra energi-foruzanta preter-moviĝo de ambaŭ proteinoj: aktino kaj miozino.

Funkcio redakti

Glata muskolo funkcias tie en la korpo, kie necesas longtempa elteno. Tiel zorgas glatmuskolaro – nomata ankaŭ viscera muskolaro - per peristalto en stomako, intestaro kaj por urinvojo- kaj sangopremo-regulado. Ĝi movas ankaŭ la haretojn sur la haŭto, tiel estiginte "anserhaŭton".

 
Reaga tempo de glata muskolo al elektra stimulo
 
Anserhaŭto


Referencoj redakti

  1. Laŭ NPIV [1]

Eksteraj ligiloj redakti