Glavo de Damoklo estas fiksita vorta kunmetaĵo, kiu eniris en vortaron kiel esprimo, komparo. Oni uzas ĝin por esprimi situacion, kiam homo ne devas esti trankvila aŭ indiferenta, ĉar atendas lin io, kio estas grave danĝera por ĝi – kaj kio eble finos nur malbone. Ĝi esprimas ankaŭ staton de endanĝerigita feliĉo pro danĝero.

Damoklo kun glavo super sia kapo

Estiĝo de legendo redakti

Sirakuza armeestro Dionisio la 1-a (4-a jarcento a. K.) estis markata kiel despoto kaj tirano, kiu apogis sin precipe sur soldista armeo kaj kiu vivis en lukso, sed ankaŭ en eterna timo, ke li estos punita, se subpremitoj ekribelos. Ĉirkaŭita de persona gardistaro li vivis kiel en malliberejo.

Kiam lia kortegano Damoklo diris, ke certe neniu estas pli feliĉa ol la reganto mem, Dionisio respondis al li: Ĉu vi volas gustumi mian feliĉon? Ĉirkaŭata de juveloj kaj delikataĵoj, Damoklo jam ĝuis la ontan feliĉon. Meze de manĝado kaj feliĉego la reganto igis lasi malsupren de la plafono pendanta per maldika ĉevalharo akran glavon, celanta al la kapo de Damoklo. Tiu, rigardinte supren ekvidis la pendantan minacon, jam pro timo ne vidis la belecon, riĉecon eĉ ne abundecon – kaj li rezignis pri sia posteno kaj avanco.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Damoklův meč en la ĉeĥa Vikipedio.