Glendalough [glen-da-LOĤ] (irlande Gleann Dá Locha) estas pitoreska glacia valo en graflando Wicklow, Irlando. Ĝi enhavas du glaciajn lagojn, kiujn la rivero Glenealo trafluas, antaŭ ĝia kunfluo kun la rivero Glendasan. La anglalingva nomo Glendalough deriviĝas el la irlanda, kiu signifas 'valon de du lagoj'.

Glendalough
monaĥejo • U-shaped valley • abatejo [+]

LandoIrlando
Regionograflando Wicklow
Koordinatoj53° 0′ 37″ N, 6° 19′ 39″ U (mapo)53.010277777778-6.3275Koordinatoj: 53° 0′ 37″ N, 6° 19′ 39″ U (mapo)

Glendalough (Irlando)
Glendalough (Irlando)
DEC
Glendalough
Glendalough
Map
Glendalough
Vikimedia Komunejo:  Glendalough [+]
vdr
Malnova poŝtkarto de Glendalough (ĉ. 1890-1900)

Sankto Kevino fondis abatejon tie, en la 6-a jarcento. Sur la valflankoj estas plantejoj de pinacoj. Ekde 1850 ĝis ĉ. 1957 ekzistis minejo en la valo.

La tuta valo enhaviĝas en la nacia parko de la Montaro Wicklow. Multaj turistoj vizitas la valon ĉiujare.

Geografio redakti

Skulptiĝis la valo dum la lasta glaciepoko per glaĉero kiu lasis morenon trans la valbuŝo. La rivero Poulanass, kiu plonĝas en la valon de la sudo, kreis riverdelton kiu dumtempe apartigis la orginan lagon en la du aktualajn lagojn[1].

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Nairn, Richard. Discovering Wild Wicklow, TownHouse and CountryHouse, 2001, ISBN 1-86059-141-8 p.8

Eksteraj ligiloj redakti