Gliese 581 bGl 581 b estas ekstersunsistema planedo kiu orbitas la stelon Gliese 581.

Gliese 581 b
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • stelo
Artista bildo de Gliese 581 b
Gepatra stelo
Stelo Gliese 581
Spektroklaso M3V
Konstelacio Pesilo
Rekta ascensio (α) 15h 19m 26s
Deklinacio (δ) −07° 43′ 20″
Ŝajna magnitudo (mV) 10,55
Distanco 20,3 ± 0,3 lj
Maso 0,31 M
Radiuso 0,29 R
Temperaturo 3480 ± 48 K
Metaleco [Fe/H] -0,33 ± 0,12
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 0,041[1] AU
Discentreco (e) 0[1]
Orbita periodo (P) 5,36874 ± 0,00019[1] tagoj
Tempo de la periastro (T0) 2.454.712,62 ± 0,062[1] Juliaj tagoj
Klinangulo (i) ≥30[1]
Duon-amplitudo (K) 12.48 ± 0.23 m/s [1])
Fizikaj ecoj
Minimuma maso
(m sin i)
15.65[1] M
Informo pri malkovro
Dato 22-a de aŭgusto 2005
Malkovristoj X. Bonfils, T. Forveille,
X. Delfosse,S. Udry,
M. Mayor, C. Perrier,
F. Bouchy, F. Pepe, D. Queloz, J.-L. Bertaŭ
Metodo Radiala rapido
Situacio Publikigita
vdr

Malkovro redakti

La planedo estis malkovrita de skiko el francaj kaj svisaj astronomoj, kiuj anoncis ĝin , la 30-an de novembro 2005, kiel la malkovro de unu el la plej malgrandaj ekstersunsistemaj planedoj malkovritaj ĝis tiam. Ĝi estis la kvina planedo malkovrita ĉirkaŭ ruĝa nano post la planedoj de Gliese 876 kaj Gliese 436 b.

La planedo estis malkovrita per la instrumento HARPS.

Orbito kaj maso redakti

Gliese 581 b havas minimuman mason de 16 Termasoj, simile al Neptuno. Ĝi ne tranzitas ĝian stelon, tial ĝia kinangulo devas esti malpli ol 88,1 gradoj.[2] Dinamikaj simuladoj de la sistemo Gliese 581, supozante ke la orbitoj de la kvar planedo estas samebenaj, montras ke la sistemo fariĝas nestabila se la masoj estas 1,6-2oble pli grandaj ol iliaj minimumaj masoj. Tio ŝuldiĝas al la proksimeco inter la planedoj b kaj e. Por Gliese 581 b, la supra limo de maso estas 30,4 Termasoj, proksimume 77% pli masa ol Neptuno.[1]

Ĝi orbitas tre proksime al Gliese 581 kaj plenumas rivoluon post nur 5,4 tagoj je avergaxa distanco de 6 milionoj de kilometroj (0,041 AU). Kompare, Merkuro troviĝas je 58 milionoj de kilometroj (0,387 AU) kaj faras kompletas rivoluon post 88 tagoj.

Ecoj redakti

Gliese 581 b orbitas je 0,04 AU al sia stelo. Estas tre simila al Gliese 436 b en maso, temperaturo, kaj (kune kun Gliese 876 d) povas suferi sunajn efikojn kiel masaj elĵetoj el la korono. Ĉar Gliese 581 b ne tranzitas sian stelon, astronomoj ne scias pli pri ĝi.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 M. Mayor, X. Bonfils, T. Forveille, X. Delfosse, S. Udry, J.-L. Bertaŭ, H. Beust, F. Bouchy, C. Lovis, F. Pepe, C. Perrier, D. Queloz, N. C. Santos (2009). “The HARPS search for southern extra-solar planets XVIII. An Earth-mass planet in the GJ 581 planetary system”. Alirita 2009-06-17.. 
  2. Mercedes Lopez-Morales, Nidia I. Morrell, R. Paul Butler, Sara Seager (2006). “Limits to Transits of the Neptune-mass planet orbiting Gl 581”. 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti