Gliese 581 eGl 581 e estas la kvara ekstersunsistema planedo malkovrita ĉirkaŭ Gliese 581, ruĝa nano je 20,5 lumjarojn for de la Tero en la konstelacio Pesilo.

Gliese 581 e
superterostelo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • ekstersunsistema planedo
Eblaj grandoj de Gliese 581 e, depende de sia konsisto, rilate al la Tero
Gepatra stelo
Stelo Gliese 581
Spektroklaso M3V
Konstelacio Pesilo
Rekta ascensio (α) 15h 19m 26s
Deklinacio (δ) −07° 43′ 20″
Ŝajna magnitudo (mV) 10,55
Distanco 20,3 ± 0,3 lj
Maso 0,31 M
Radiuso 0,29 R
Temperaturo 3480 ± 48 K
Metaleco [Fe/H] -0,33 ± 0,12
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 0,03[1] AU
Discentreco (e) 0[1]
Orbita periodo (P) 3,14942 ± 0,00045[1] tagoj
Tempo de la periastro (T0) 2.454.716,80 ± 0,01[1] Juliaj tagoj
Klinangulo (i) ≥30º [1]
Duon-amplitudo (K) 1,85 ± 0,23[1] m/s
Fizikaj ecoj
Minimuma maso
(m sin i)
1,94[1] M
Informo pri malkovro
Dato 21-a de aprilo 2009
Malkovristoj Mayor et al.
Metodo Radiala rapido
Loko Observatorio La Silla, Ĉilio Ĉilio
Situacio Antaŭpublikigita
vdr

La planedo estis malkovrita el la Observatorio de Ĝenevo de skipo gvidita de Michel Mayor, per la instrumento HARPS ĉe la Observatorio La Silla, Ĉilio. La malkovro estis anoncita la 21-an de aprilo 2009.[1]

Kun minimuma maso de 1,9 Termasoj, ĝi estas, je 2010, la plej malgranda ekstersunsistema planedo malkovrita ĉirkaŭ normala stelo. Je nur 0,03 AU de sia stelo, ĝi orbitas ekster la enloĝebla zono. Tre eble ne havas atmosferon pro la grandaj temperaturo kaj radiado kiujn ĝi suferas. El la planedo, la stelo ŝajnas 10oble pli granda ol la Suno el la Tero, kaj brilas 4oble pli. Kvankam sciencistoj kredas ke ĝi havas rokan surfacon simila al tiu de la Tero, ili ankaŭ kredas ke la planedo suferas intensan tajdan varmigon simila (aŭ eĉ pli inatensa) al kiu suferas la satelito de Jupitero Iono.[2] Gliese 581e faras kompletan orbiton post 3,15 tagoj.[1][3][4] La planedo konsideratas supertero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 (2009-06-15) “The HARPS search for southern extra-solar planets,XVIII. An Earth-mass planet in the GJ 581 planetary system”. arXiv:0906.2780. 
  2. (2009-06-09) “Tidal Limits to Planetary Habitability”. arXiv:0906.1785v1. 
  3. Rincon, Paul; Amos, Jonathan. Lightest exoplanet is discovered. BBC (2009-04-21). Alirita 2009-04-21.
  4. Overbye, Dennis, "Astronomers Find Planet Closer to Size of Earth", New York Times, 2009-04-21.

Eksteraj ligiloj redakti