Glisflugo

aera sporto

Glisflugo estas sporto, en kiu la sportistoj flugas per senmotoraj aviadiloj (glisiloj) aŭ aliaj senmotoraj flugkapablaj konstruaĵoj (pend-glisilo, glisparaŝuto).

Glisflugo redakti

 
Glisilo Ventus 2b tirita per vinĉo
 
Tirado (Robin DR-400 - Grob G103 Twin Astir II)

Ekflugo per naturaj fortoj redakti

Oni povas ekflugi per senmotora gliskapabla konstruaĵo, se oni eluzas la energion de la altiĝanta aero. Tio povas okazi:

  • per termika flugo - tiam oni povas atingi alton de 3000m per la altiĝanta varma aero de la grundo
  • dekliva flugo (la blovanta vento je la montodeklivo estiĝas altigan zonon - tiam oni povas atingi alton de 600m
  • aŭ ondorajda flugo, per helpo de la t.n. starantaj ondo – la atingebla alto povas esti eĉ. 15 km (Perlan-projekto).

Ekflugo per teknika helpo redakti

La nenatura ekflugo povas okazi per vinĉo desur la grundo aŭ per tirado helpe de alia motora aviadilo. Atingante la necesan alton, la tirita glisflugilo malfermas la vinĉon.

Ĉar la pend-glisiloj kaj paraŝutoj estas pli facile transporteblaj ol la glisiloj, tiel oni ofte ekflugas per ili de monta deklivo.