Globludo estas ludo, kiu enhavas multajn variaĵojn. Oni ludis ĝin en tre antikvaj epokoj. Oni povas klasifiki ilin laŭ la surfaco sur kiu oni ludas:

  • grundoglobludo (france: pétanque; itale: bocce) ludata sur neglata grundo
  • glitŝtonludo (angle: curling) ludata sur glacio
  • herbejglobludo (angle: lawn bowls) ludata sur herbotapiŝo aŭ simila artefarita surfaco subĉiele
  • tapiŝoglobludo (angle: carpet bowls) ludata endome sur tapiŝo aŭ alia iomete mola surfaco
Globludo
lertecludo • ĵetadosporto • pilkosporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Boules

La globoj uzataj por grundoglobludo estas sferaj, simetriaj, metalaj, kun markoj sur la surfaco.

En Francio, aparte en la sudo kie, pro manko de pluvo, herbo ne bone kreskas oni ludas sur sablo. Tamen oni ĵetas (malforte) la pilkon anstataŭ ruli ĝin. La ludo nomiĝas boŭlopetanko.

En Italio kaj Ameriko kaj Aŭstralio estas boĉo, simila al petanko. Oni metas malgrandan pilkon en cirklo kaj ĵetas pli grandajn pilkon por atingi ĝin.

Por herbejglobludo kaj tapiŝoglobludo oni uzas sferoidajn plastajn globojn por ke ili ruliĝu laŭ kurba linio. Tiun ludon oni ludas sur herbo: globludo (angle bowls). Estas du tipoj - en la sudo de Britio oni ludas sur ebena surfaco sed en la nordo la kampo havas monteton - t.e. Crown bowls. Unue oni rulas la celpilkon (angle jack) kaj poste provas ruli la aliajn pilkojn tre proksimen aŭ eĉ tuŝantan al la celo. Estas interesa ludo ĉar la pilkoj ne estas simetriaj laŭ la pezo, kaj do ili ne iras en rektaj linioj sed en kurbaj. La ludanto devas pensi pri kaj la malsimetria pezo de la pilko kaj la deklivo de la monteto. La ludoj estas tiel popularaj ke oni ankaŭ havas internan ludon, kiun oni ludas sur granda verda tapiŝo.

En Skotlando oni ludas glitŝtonludon (angle curling). Por glitŝtonglobludo oni uzas pezajn rondajn ŝtonojn el granito kun tenilo unuflanke. Oni rulas la poluritan diskon (nomitan ŝtono) laŭ la glacio al celo, kiu ne estas keglo sed ringo pentrita sur la glacio. Aliaj teamanoj balaas la glacion antaŭ la ŝtono por helpi ties progreson. Por gajni oni devas meti la ŝtonon pli proksimen al la ringo ol aliaj ŝtonoj.

Por glitŝtonglobludo ludantoj celas sian ŝtonon al marko sur la glacio. Por la aliaj globludoj oni uzas unu celglobon, kiu estas sfera kaj pli malgranda ol la aliaj globoj. Ĝin la ludantoj devas celi per siaj globoj. Kompreneble la celglobo povas moviĝi dum la ludado.

La nombro da teamanoj povas varii inter unu kaj kvar. Tamen en glitŝtonludo la nombro ĝenerale estas kvar.