Gloria Patri
katolika doksologio: “Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Kiel en la komenco tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.”
La Gloria Patri aŭ Gloro al la Patro estas preĝo uzata en kristanaj eklezioj.
En Okcicento redakti
Ĝi devenas de la 4-a jarcento. Tiu ĉi preĝo estas ankaŭ parto de la rozario.
En la latina lingvo:
-
Gloria Patri, et Filio, et Spiritui Sancto. Sicut erat in principio, et
nunc, et semper, et in saecula saeculorum. Amen.
En Esperanto:
- Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Kiel en la komenco tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.
Traduko laŭ Adoru:
- Gloro al la Patro
kaj al la Filo
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco,
tiel nun kaj ĉiam,
kaj en eterno. Amen.[1]
En Oriento redakti
En la bizanca rito estas uzata tiu ĉi formo:
- Gloro al la Patro / kaj la Filo / kaj la Sankta Spirito / nun kaj ĉiam kaj en ĉiuj jarcentoj. Amen.[2]
Referencoj redakti
Fontoj redakti
- IKUE kaj KELI: Adoru, Ekumena Diserva Libro. eldonita de IKUE kaj KELI, Eldonejo Ponto / Ponto-Verlag, 2001. 1472 p. ISBN 3-9803793-5-3