La Gnetum gnemon (gnemono) estas planto el la familio Gnetacoj. Ĝi estas daŭreverda, ĝis 10 m alta arbo kun svelta aspekto. La planto havas densan disbranĉiĝon. La trunko havas duonlunformajn foliburĝonojn, kiuj elstaras kiel ripoj. La kontraŭaj folioj estas maldikaj, ledecaj, brilaj, malhelverdaj je ambaŭ flankoj kun sendifektaj randoj. Ili estas lancetformaj kun pinto kaj ĝis 30 cm longaj kaj ĝis 8 cm larĝaj. La floretoj estas en ĝis 10 cm longaj grapoloj, kiuj situas en la foliakseloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gnetum gnemon
Gnetum gnemon
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Trakeofitoj Tracheobionta
Filumo: Gnetophyta
Klaso: Gnetopsida
Ordo: Gnetales
Genro: Gnetaceae
L., 1767
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La semoj estas ĝis 3,5 x 1,8 cm grandaj kaj olivoformaj. La malmola, ledeca ŝelo havas dikecon de ĉ. 1 mm, kaj maturiĝas de verda tra flava al malhelruĝa. La kerno de la semo estas blanka, nukseca kaj havas amaran guston. La semoj estas riĉaj je amelo, mineraloj, karoteno kaj vitamino C.

El la fibreca arboŝelo oni povas fari altkvalitajn, marakvo-imunajn ŝnurojn, retojn kaj hokfadenojn. La folioj kaj fruktoj de la arbo estas uzataj en indoneziaj manĝaĵoj. Ekzemple en sayur lodeh (legomsaŭco). El la semoj oni faras empingon, ia speco de krupuko. La indonezia nomo estas melinjo [melindjo].

La arbo nature troviĝas en Orienta Azio, Sudorienta Azio kaj Fiĝio. Precipe en Sudorienta-Azio la specio estas multkultivata.

Vidu ankaŭ redakti