Goðafoss (Akvofalo de dioj) estas unu de la plej konataj akvofaloj en Islando. Ĝi troviĝas en la nordoriento de la lando, proksime al la ĉefa aŭtomobilvojo rond la insulo.

Akvofalo Goðafoss
Goðafoss
akvofalo
Lando Islando
Rivero Skjálfandafljót
Alteco 12 m
Geografia situo 65° 40′ 59″ N, 17° 33′ 4″ U (mapo)65.683055555556-17.551111111111Koordinatoj: 65° 40′ 59″ N, 17° 33′ 4″ U (mapo)
Akvofalo Goðafoss (Islando)
Akvofalo Goðafoss (Islando)
DEC
Akvofalo Goðafoss
Akvofalo Goðafoss
Situo de Akvofalo Goðafoss
Map
Goðafoss
vdr

En jaro 1000 la ĉefulo (ankaŭ pri religiaj aferoj) de tiu regiono, Þorgeir, ricevis la taskon en Althing decidi ĉu islandanoj kristaniĝu. Li decidis favore al la kristanismo. Laŭdire la akvofalo tiel nomiĝis pro tio, ke kiam Þorgeir venis hejmen li ĵetis la statuojn de la malnovaj dioj en la akvofalon.